Kenagnatedoj (Caenagnathidae = "lastatempaj makzeloj") estas familio de birdo-similaj teropodaj dinosaŭroj en la klado de oviraptorosaŭroj, unue proponita far Charles Hazelius Sternberg en 1940 kiel ordo de progresintaj ne-flugipovaj birdoj.[1] Kvankam ili estis pli progresintaj ol pli fruaj oviraptorosaŭroj kiel Caudipteryx, la kenagnatedoj estis primitivaj kompare kun iliaj proksimaj parencoj la oviraptoredoj. Dum la oviraptoredoj havis tre mallongajn makzelojn, kenagnatedaj makzeloj estis longaj kaj ne-specialigitaj (kvankam ili ankoraŭ havis la rimarkindajn bekojn de la aliaj oviraptorosaŭroj). Krome, la kenagnatedoj havis tipe teropodajn brakojn, kun relative mallonga tria fingro - ĉi tiuj trajtoj modifiĝis en la oviraptoredoj, kiuj havis pli longajn brakojn kaj fingrojn kiel ankaŭ iom mallongajn krurojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kenagnatedoj
Troveblo de fosilioj: Malfrua kretaceo
Chirostenotes pergracilis
Chirostenotes pergracilis
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Superordo: Dinosaŭroj Dinosauria
Ordo: Saŭriskioj Saurischia
Infraordo: Oviraptorosaŭroj Oviraptorosauria
Superfamilio: Kenagnatoideoj Caenagnathoidea
Familio: Kenagnatedoj Caenagnathidae
Sternberg, 1940
Konserva statuso
fossil
Sinonimoj
  • Elmisauridae Osmólska, 1981
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La familio de kenagnatedoj, kune kun ĝia fratinogrupo la oviraptoredoj, konsistigas la superfamilion de kenagnatoideoj. En filogenetika taksonomio la klado kenagnatedoj difiniĝas kiel la plej inkluzivanta grupo en kiu estas Chirostenotes sed ne Oviraptor. Kvankam paleontologoj nuntempe agnoskas nur ses kenagnatedajn speciojn, la familio havas sufiĉe konfuzan taksonomian historion, kio unuavice koncernas la unue priskribitan kenagnatedon, ĥirostenoto. Pro malbona konservado de la plimulto de la kenagnatedaj restaĵoj kaj la rezultantaj misidentigoj, oni ligis diversajn ĥirostenotajn ostojn kaj specimenojn al diversaj specioj. Unu el ĉi tiuj esti la nomdonanto de la familio, Caenagnathus. Hodiaŭ oni konsideras Caenagnathus esti sinonimo de Chirostenotes, sed ĝi estis la unua genronomo laŭ kiu oni nomis familion; sekve, kvankam Caenagnathus ne plu uziĝas kiel genronomo, la familia nomo Caenagnathidae daŭre validas.

La nomo Caenagnathus (de kio Caenagnathidae) signifas "lastatempaj makzeloj" -- kiam la kenagnatedoj estis unue malkovritaj oni opiniis ke ili estas proksimaj parencoj de la paleognataj birdoj (kiel la struto) surbaze de trajtoj de la malsupra makzelo. Pro tio ke estus strange trovi lastatempan grupon de birdoj en la kretaceo, oni uzis la nomon "lastatempaj makzeloj". La plimulto de la paleontologoj tamen nun opiniis ke la birdecaj makzeltrajtoj ĉe la kenagnatedoj evoluis sendepende de tiuj ĉe modernaj birdoj.[2][3]

Referencoj redakti

  1. Sternberg, R.M. (1940). "A toothless bird from the Cretaceous of Alberta." Journal of Paleontology, 14 (1): 81-85.
  2. Cracraft, J. (1971). "Caenagnathiformes: Cretaceous birds convergent in jaw mechanism to dicynodont reptiles." Journal of Paleontology, 45: 805-809.
  3. Barsbold, R., Maryańska, T., kaj Osmólska, H. (1990). "Oviraptorosauria." pg. 249-258 en Weishampel, Dodson, kaj Osmolska (eds.) The Dinosauria, University of California Press (Berkeley).