Keran (reĝino de Armenio)

Keran (mortinta la 28-an de julio 1285) estis edzino de Leono la 2-a de Armenio. Ŝi estis la filino de la princo Hetumo de Lampron. Naskita kiel Anna, ŝi estis nomita Kir Anna (grafino Anna) regante ekde la jaro 1270 en la Armena reĝlando en Kilikio. Tiu nomo poste estis mallongigita al Keran, aŭ Gerane.

Keran
reĝedzino de Armenio
Leono la 2-a kaj reĝino Keran en mezepoka portreto de Toros Roslin
Leono la 2-a kaj reĝino Keran en mezepoka portreto de Toros Roslin
Persona informo
Naskiĝo
Morto 28-an de julio 1285 (1285-07-28)
en Drazark monastery
Familio
Dinastio Hetumidoj vd
Patro Prince Hethum of Lampron vd
Edz(in)o Leono la 2-a de Armenio
Infanoj Hetumo la 2-aToros la 3-a • Sempad • Konstanteno la 1-a de Armenio • Rita of Armenia • Oshin • Izabela de Armenio • Euphemia of Armenia • Alinakh vd
Profesio
Okupo monaĥino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Multaj laŭdoj estis faritaj al la reĝino Keran fare de samtempuloj. La kronikisto kaj skribisto Avetis, priskribis ŝin kiel "bona amikino de ŝia edzo en problemoj kaj en ĝojo."

Ŝi havis dek kvin gefilojn:

  1. Hetumo la 2-a (reganto en 1289-1293, 1294-1297, 1299-1307)
  2. Princino Fimi de Armenio (naskita ĉirkaŭ 1266, dato de morto nekonata)
  3. Princino Sibil de Armenio (naskita c. 1269, dato de morto nekonata)
  4. Toros la 3-a (reganto 1293-1298)
  5. Princo Ruben de Armenio (naskita ĉirkaŭ 1272, dato de morto ne konata)
  6. Princino Zablun de Armenio (naskita c. 1274, dato de morto nekonata)
  7. Princino Zabel de Armenio (naskita ĉirkaŭ 1276, dato de morto nekonata)
  8. Smbat (reganto 1297-1299)
  9. Konstantino la 3-a (Armenio) (reganto 1299)
  10. Izabela de Armenio (mortinta ĉirkaŭ 1321, dato de morto nekonata), kiu geedziĝis kun Amalriko de Tiro
  11. Princino Teofane de Armenio (naskita ĉirkaŭ 1278, dato de morto nekonata)
  12. Rita de Armenio, kiu geedziĝis kun Mikaelo la 1-a Palaeologus, kun-imperiestro de Bizancio kun lia patro Andronikus la 2-a. Ili estis gepatroj de Andronikus la 3-a Palaeologus.
  13. Princo Nerses de Armenio (naskita ĉirkaŭ 1279, dato de morto nekonata
  14. Oŝin (reganto 1308-1320)
  15. Princo Alinaĥ de Armenio (naskita ĉirkaŭ 1283, dato de morto nekonata.

Post naskiĝo de ŝia lasta filo, Keran iĝis monaĥino kaj eniris en la Monaĥejon de Drazark, prenante la nomon Teofania. Ŝi mortis la 28-an de julio 1285 kaj estis entombigita en la monaĥejo.