Xınalıq (Khinaluge: Kətş; ankaŭ transliterumita kiel Khinalug, Khanaluka, Khanalyk, KhinalykhKhynalyk) estas malnova Kaŭkaza montvilaĝo (kəndi) kio ekestis dum la periodo de la reĝlando Kaŭkaza Albanio (1-a ĝis 9-a jarcento p.K.). Ĝi situas alta en la montoj de la distrikto Quba en Azerbajĝano. Xınalıq ankaŭ estas la nomo de komunumo (bələdiyyəsi) en la Quba-distrikto kio konsistas el la vilaĝoj Xınalıq kaj Qalayxudat.

Khinalug
setlejo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 2 075  () [+]
Geografio
Geografia situo 41° 11′ N, 48° 8′ O (mapo)41.17777777777848.126944444444Koordinatoj: 41° 11′ N, 48° 8′ O (mapo) [+]
Alto 2 350 m [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Khinalug (Azerbajĝano)
Khinalug (Azerbajĝano)
DEC
Khinalug
Khinalug
Situo de Khinalug

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Xınalıq [+]
vdr
Khinalug
Azim kaj Makhbuba Novruzov estas loĝantoj de la vilaĝo Khinalug

Geografio redakti

Xınalıq situas norde de la urbo Quba meze de la Granda Kaŭkazo kio estas la limo inter Rusio kaj Transkaŭkazio. Ĝi estas la plej alta kaj plej izolita vilaĝo en Azerbajĝano kaj unu el la plej alte situantaj montvilaĝoj en la Kaŭkazo. La jartemperaturo en Xınalıq estas inter −20 °C kaj 18 °C

Demografio redakti

Xınalıq havas ĉ. 2000 loĝantojn kiuj parolas la Khinalug-lingvon kiu apartenas al la Nord-Kaŭkazaj lingvoj. Multaj homoj tamen ankaŭ parolas la Azerbajĝanan lingvon. En oktobro 2006 la Azerbajĝana prezidento anoncis ke ekzistas planoj por modernigi la infrastrukturon, registarajn- kaj instruadadajn konstruaĵajn. Kelkaj planoj jam estas realizitaj.

Turismo redakti

Pro la historio, la relative izolita situo kaj la pejzaĝo, Xınalıq estas konata turisma destino speciale por dorsosakturistoj kaj montpromenantoj.

 
Panoramo