King Sound, Kinga GolfoReĝa Golfo, estas granda golfo en norda Okcidenta Aŭstralio. Ĝi etendas el elfluo de la rivero Fitzroy, nome unu el la plej grandaj riveroj el Aŭstralio, kaj malfermas al la Hinda Oceano. Ĝi estas ĉirkaŭ 120 km longa, kaj averaĝe ĉirkaŭ 50 km larĝa. La havenurbo Derby kuŝas ĉe la elfluo de la rivero Fitzroy ĉe la orienta bordo de la Kinga Golfo. Tiu Reĝa Golfo havas la plej altajn tajdojn en Aŭstralio, kaj inter la plej altaj en la mondo, atingante maksimumajn altojn de 11.8 metroj ĉe Derby[1].

Satelita bildo de King Sound uzante programon de NASA.

Aliaj riveroj kiuj elfluas en la golfon estas la riveroj Lennard, Meda, Robinson kaj May.

La nomo devenas el la esploristo Phillip Parker King.

16° 50′ S 123° 25′ O / 16.833 °S, 123.417 °O / -16.833; 123.417 (mapo)Koordinatoj: 16° 50′ S 123° 25′ O / 16.833 °S, 123.417 °O / -16.833; 123.417 (mapo)

Notoj redakti

  1. Derby tides at derbytourism.com.au Arkivigite je 2007-02-18 per la retarkivo Wayback Machine. Konsultita la 7an de januaro 2007