Kino de Azerbajĝano

La kin-industrio de Azerbajĝano estas tre malnova kaj ĝi komenciĝis en la jaro 1898. Fakte, ĝi estis unu el la unuaj landoj kiuj disvolvigis la fotografion. Iom post kiam la fratoj Lumière de Francio premieris la unuan filman surbendigon en Parizo la 28-an de decembro 1895, ĝi famiĝis en pluraj landoj inkluzive de Azerbajĝano tri jarojn poste. Kvankam ŝajnas ekzota la frueco de ĝia apero en Bakuo, ĉi tiu kaŭkaza urbo ĉe la Kaspia Maro, en tiu epoko produktis pli 50% de la tutmonda petrol-konsumado. Same kiel hodiaŭ tiu industrio allogis plurajn investintojn kaj laboristojn.

La unua filmejo en Bakuo, kreita fine de la 19-a jarcento.

En 1919, dum la ekzisto de la Azerbajĝana Demokratia Respubliko, dokumentfilmo nomata
La celebrado de la sendependeco de Azerbajĝano estis filmita en la tago de la sendependeco de Azerbajĝano, la 28-an de majo, kaj unuafoje montrita en junio 1919 en pluraj teatroj de Bakuo. Post kiam la soveta registaro establiĝis en 1920, Nariman Narimanov, Prezidento de la Revolucia Komitato de Azerbajĝano, subskribis ŝtatigan dekreton de la kinarto de la lando.[1]

En 1991, post ĝia sendependeco disde Sovetunio, komenciĝis celebri en Bakuo, ĉefurbo de la lando, la unua Bakua Internacia Festivalo pri Orient-Okcidenta Kino.

Inter la plej ĵusaj reĝisoroj menciindas redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Celebrating 100 Years in Film, not 80 by Aydin Kazimzade. Azerbaijan International, Autumn 1997

Eksteraj ligiloj redakti