Kirill Rogovets-Zakon

kantisto

Kirill Rogovets-Zakon (ruse Кирилл Роговец-Закон; naskiĝis la 25-an de junio 2004, do nun 19-jara), ankaŭ konata sub lia artista nomo Kain Rivers, estas ukraina-rusa popkantisto.

Kirill Rogovets-Zakon
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 2004 (2004-06-25) (19-jaraĝa)
en Kievo
Ŝtataneco UkrainioRusio
Okupo
Okupo kantisto
vdr

Biografio redakti

Kirill naskiĝis la 25-an de junio 2004 en Kievo. Lia patro estas Dmitrij Zakon, komercisto kaj investanto, kiu ankaŭ estas la produktanto de la filo. Kirill komencis kanti kiam li estis trijara, kaj li prezentas kantojn en la rusa, ukraina, hispana, angla kaj ĉina.

En 2017, li estis la duonfinalisto de la junula konkurso "Nova Ondo" (ruse Новая волна, Novaya volna, latve Jaunais Vilnis), kaj partoprenis la unuan sezonon de la programo "La Batalo de Talentoj" en la tusa televida kanalo МУЗ ТВ / Muz-TV.

En 2018, li ĉefrolis en la muzika mallonga filmo We Remember ("ni memoras") dediĉita al la memoro pri la holokaŭsto.[1] La verko estis inkluzivita en la liston de konstantaj projekcioj de la Israela Nacia Memorejo pri la Holokaŭsto kaj Heroismo Jad Vaŝem.

Referencoj redakti

  1. הכוכב הצעיר ריגש את הרשת ("La juna stelo ravis la reton") (hebree). Aruc Ŝeva (arkivigite). Arkivita el la originalo je 2018-06-03. Alirita 2021-10-28.