Preĝejo Sankta Mikaelo (Salzburg)

La Preĝejo Sankta Mikaelo (germane: Michaelskirche) troviĝas sur la Rezideja placo en la urbokerno de Salcburgo, Aŭstrujo.

La Mikaelo-preĝejo
Fresko de Benedikt Zöpf

Historio redakti

Tiu ĉi preĝejo estas la plej malnova paroĥa preĝejo de la salcburga burĝa urbo. Ĝi staras inter la princĉefepiskopa rezidejo kaj Waag-placo sur treege malnova tereno. Ĝis la 12-a jarcento ĝi estis samtempe palatinata kapelo kaj paroĥa preĝejo de la burĝaro de la urbo. Tiaj du funkcioj ankaŭ senteblis interne: dume la supra parto rezervitis al la gastanta imperiestro kaj lia akompanantaro (alirebla disde palaceto), la malsupra alireblis disde la placo kaj estis je la dispono de la burĝoj. Ekde somero 1988 ĝi servis kelktempe kiel mesloko por fideluloj ĉirkaŭ la Sacerdota fratio Sankta Petro.

Konstruhistorio redakti

La antaŭula konstruaĵo de la eta rokoka preĝejo faritis jam antaŭ la 800-a jaro! Ekde la floranta Mezepoko posedis ĝin la Arkiabatejo Sankta Petro kiu daŭre prizorgis la tenadon de la preĝejo. Sekve ĝi post la incendioj de 823 kaj 1167 rapide rekonstruitis. Post la transdono de la paroĥaj rajtoj je la Preĝejo Nia kara sinjorino la preĝejeto perdis siaj gravan rolon spiritan. Ĉirkaŭ la preĝejo estis ankaŭ la urba tombejo (posta nomo: Domfriedhof), kiu ekmalfunkciis en 1598.

Arktitekturo kaj interno redakti

Aliaranĝitis la preĝejo inter 1767-76 (sub la gvidado de abato Beda Seeauer) kaj ricevis barokan cepforman spajron. Intertempe la preĝejo tre integrita estas en la domaro de la Rezideja placo, tiel ke de ĝia ekstero vere ne plu multo videblis.

Impona bildo de la arkianĝelo Mikaelo venkinta la diablon ornamas la ĉefaltaron. Ĉe la flankaj altaroj videblas la du ĉefanĝeloj Gabrielo kaj Rafaelo. La kradoj de Philipp Hinterseer el la 1770-a jaro nombriĝas inter la plej grandaj juvelaĵoj de la barokigita Mikaelo-preĝejeto.

Eksteraj ligiloj redakti