Kisantu, alikonita kiel Inkisi, estas urbo lokita en okcidenta Kongo Kinŝasa, sudokcidente de Kinŝaso, ĉe la rivero Inkisi. Ĝi fakte estas la nomo de kunurbaro, kiu konsistas el la urboj Kisantu, Inkisi (komerca centro kun malnova stacidomo), Nkandu (iam konsistis el pluraj vilaĝoj) kaj la plej loĝata Kintanu (sola urbo sur la maldekstra bordo de la rivero Inkisi).

Kisantu
urbo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 5° 8′ S, 15° 4′ O (mapo)-5.13415.0584Koordinatoj: 5° 8′ S, 15° 4′ O (mapo) [+]
Kisantu (Demokratia Respubliko Kongo)
Kisantu (Demokratia Respubliko Kongo)
DEC
Kisantu
Kisantu
Situo de Kisantu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kisantu [+]
vdr

Klimato redakti

Kisantu havas tropikan klimaton. La pluva sezono estas longa kaj daŭras inter oktobro-majo. La seka vetero daŭras inter junio-septembro. La temperaturoj estas konstantaj ĉ. 25 C. Jare pluvas pli, ol 1000 mm.

Vidindaĵoj redakti

Kisantu famas pro sia granda katedralo de 1930 kaj pro siaj botanika ĝardeno fare de jezuita frato Justin Gillet en 1900. Viziteblas arboreto, kiu entenas lokajn arbojn kaj plantojn.

Fontoj redakti

  • Angla kaj franca Vikipedioj