Kitty Hawk (Norda Karolino)

Kitty Hawk estas urbeto en la kantono Dare en la ŝtato Norda Karolino de Usono. Laŭ takso de la usona censa oficejo de 2010 ĝi havis 3 272 loĝantojn.

Kitty Hawk
vilaĝo en Usono
Administrado
Poŝtkodo 27949
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 689  (2020) [+]
Loĝdenso 172 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 5′ N, 75° 42′ U (mapo)36.076944444444-75.704722222222Koordinatoj: 36° 5′ N, 75° 42′ U (mapo) [+]
Alto 2 m [+]
Areo 21,440936 km² ( 214 4.0 936 ha) [+]
Kitty Hawk (Norda Karolino)
Kitty Hawk (Norda Karolino)
DEC
Kitty Hawk
Kitty Hawk
Situo de Kitty Hawk
Kitty Hawk (Usono)
Kitty Hawk (Usono)
DEC
Kitty Hawk
Kitty Hawk
Situo de Kitty Hawk

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kitty Hawk, North Carolina [+]
vdr
Kitty Hawk
Bazaj informoj
Nacio: Usono
Usona ŝtato: Norda Karolino
Kantono: Kantono Dare
nombro de loĝantoj: 3 272 (stato de 2010)
areo: 21,3 km²
horzono: Orienta Norma Tempo de Usono (UTC-5)
internacia telefona prefikso: (+1) 252
poŝtkodo: 27949
FIPS: 37-36060
koordinatoj: 36° 5' norde, 75° 42' okcidente

Apud la urbeto en decembro 1903 sukcesis la unua mallonga aviadila flugo, en la aviadilo Flyer 1 fare de la fratoj Wright.

Geografio redakti

Kitty Hawk estas marborda urbeto sur la insulo Bodie Island, parto de la Outer Banks, 160 kilometrojn longa zono de insuloj oriente antaŭ la kontinenta marbordo de Norda Karolino. La insula zono funkcias preskaŭ kvazaŭ duoninsulo, kiu pli-malpli dividas lagunon de nomo Albemarle Sound okcidente de la Atlantika Oceano oriente.

 
Unua sukcesa flugo de la aviadilo Flyer 1 fare de la fratoj Wright en Kitty Hawk

Historio redakti

La loĝloko fondiĝis komence de la 17-a jarcento. Komence ĝi havis la nomon Chickahawk.

La fratoj Wright elektis la lokon Kitty Hawk por siaj aviadilaj eksperimentoj pro la forta kaj regula vento, kiu subtenis la flugan eksperimentadon de la jaroj 1901 ĝis 1903. La 14-an de decembro 1903 sukcesis la unua tre mallonga flugo.

 
memorejo pri la fratoj Wright en Kitty Hawk

La 17-an de decembro sukcesis kvar pli altaj flugetoj per motora forto de la aviadilo Flyer 1, tial tiu tago notiĝis en la homa historio kilel la tago de unua motora aviadila flugo. Rande de la tiama eksperimentejo stariĝis monumento, kaj multaj memortabuloj de la flugejo informas pri la pioniroj.