KjeragKiragg estas roka altebenaĵo en norvega komunumo Forsand, (Rogaland-Fylke) ĉe Lyse-fjordo.

Kjerag
monto
supermara alteco

1 100 m

Geografia situo 59° 2′ N, 6° 36′ O (mapo)59.0330555555566.5958333333333Koordinatoj: 59° 2′ N, 6° 36′ O (mapo) f4
Kjerag (Norvegio)
Kjerag (Norvegio)
DEC
Kjerag
Kjerag
Situo de Kjerag
Map
Kjerag
vdr
Kjeragbolten

La plej alta punkto de la altaĵo estas ĉirkaŭ 1110 m super marnivelo. En la okcidenta parto de ebenaĵo situas Kjeragbolten (vidu la foton), ĉirkaŭ 5 m³ granda rokego, kiu feste sidas en roka fendego en ĉirkaŭ 1.000 m super la Lyse-fjordo.

Kjerag estas - krom Preikestolen - unu el plej konataj kaj ŝatataj turismaj celoj de la regiono kaj ŝatata elirpunkto de la BASE-saltistoj.

En la preskaŭ 1.000 metrojn alta norda muro ekzistas pluraj migraj itineroj, kiuj komenciĝas ĉe la restoracio Øygardstølen, 640 m super Lysebotn. De tie iras vojo en 2,5 horoj tra parte malfacila areo al Kjerag. La sekuran migradon certigas kelkfoje feraj ŝtupoj.

Lago survoje al Kjeragbolten