La klapsketilo estas tipo da sketilo uzata por longkureja sketado. Ĉe 'konvencia' sketilo la glitfero estas je du lokoj (antaŭe kaj poste) fiksita al la ŝuo, ĉe la klapsketilo nur je unu, al la “nazo”. Ĉi tiu ununura fikso konsistas el risorto pro kio la glitfero povas ĉarniri kaj pro tio pli longe kontaktas kun la glacio.

Klapsketilo el 1936
La klapsketilisto

Invento

redakti

La klapsketilon inventis la nederlandano Gerrit-Jan Van Ingen Schenau en 1984, en la Fakultato por Movadosciencoj de la Libera Universitato de Amsterdamo. La origina ideo de la klapsketilo tamen estas multe pli malnova, konataj estas konceptoj el ĉirkaŭ la jaro 1900.

La sketilo unue estis uzata en 1996, de la nederlanda virina teamo. Antaŭ tiu tempo oni precipe estis ridemaj pro ĝi. Tamen kiam ĝi multe profitis al Tonny de Jong, la eksterlanda konkurenco rapide sekvis, kaj jam dum la Olimpikaj Vintroludoj de 1998 en Nagano ĉiu sketist(in)o sketis per klapsketiloj. Vera pluvo de mondrekordoj sekvis; multaj rekordoj estis plibonigitaj per pluraj sekundoj.

La sketado per klapsketilo tamen postulas alian manieron da sketado. Ĉi tiu transiro estis por unu pintsketisto pli peza ol por la alia, kaj rezultis en tio ke diversaj pintsportuloj ĉesis la sketadon. Cetere ne ĉiam definitive. Inter aliaj la nederlanda sprintisto Gerard Van Velde sukcesis por, post iom da ekzercado, ĝisfunde majstri la teknikon kaj denove fariĝi gravulo inter la mondpintuloj.

La avantaĝo de la klapsketilo

redakti

La plej granda avantaĝo de la klapsketilo estas la levilefiko. Ĉe la klapsketilo la ĉarnirpunkto de la piedo situas sur la ĉarniro de la sketilo (sub la antaŭa parto de la piedo, la 'natura' ĉarnirpunkto). Ĉe konvencia sketilo la ĉarnirpunkto situas je la antaŭa pinto de la glitfero. Tiu pinto fakte situas tro antaŭe por bone servi kiel levilo, tiam estas tre peza por levi la piedon trans tiu punkto. Ĉe la klapsketilo tiu punkto do situas je pli efika loko, kaj pro tio ĉiu streko estas pli 'trafa'.

 
Skema komparo de regula sketilo kaj klapsketilo.