Klaveoj, sonlignojsonbastonoj estas pare uzata perkutinstrumento el la grupo de interfrapaj idiofonoj. Ili havas mallongan, sekan sonon sen postsono.

Paro da klaveoj

Klaveoj originas el Afriko kaj akiris gravecon aparte en Kubo (en Kubo estas la radikoj de salso). Ĝenerale oni aŭdas klaveojn ĉiam en kuba muziko, ĉu estus la dancoj sono, rumbo, salso aŭ salsatono. En kolombia aŭ porto-rika (ktp.) salso oni ludas la klaveojn pli malofte, ili tamen estas tipa distingilo de kuba salso.

Temas pri simplaj bastonoj longaj je 20 ĝis 30, kiuj interfrapite rezultigas altan, penetran tonon. Ili konsistas el malmola ligno, sed ankaŭ oni povas akiri tiujn el vitrofibra aŭ simpla plasto.

Por la songenerado unu bastono kuŝas plate en la volbita mano, kies fleksitaj fingroj formas resonujon. Por ke la ligno oscilu, la manoj devas teni malfikse la sonlignojn. La alia sonligno nun de supre frapas sur ĝin horizontale kaj laŭ angulo de proks. 60°.

Elkavigitajn afrikaj lignaj klaveoj

Origine klaveoj estis longaj lignaj ŝipnajloj uzataj kiel perkutinstrumentoj. Pro tio ankaŭ la hispana nomo "clavo" (najlo).

Malgraŭ sia simpleco klaveoj estas fundamentaj por variaj stiloj de latinamerika muziko, aparte sono, salso kaj bosanovo, ĉar ili donas la ritman strukturon por ĉi tiu muziko (klaveoj), laŭ kiu direktiĝas ĉiuj aliaj (perkut-)instrumentoj. "Claves" ofte estas mistradukita kiel "ŝlosiloj", kio ĉi-kuntekste ne estas ĝusta. Variaĵo el Porto-Riko nomiĝas "cuá".

La ludo de klaveoj estas tipa, kaj ekzistas sep bazaj ritmospecoj luditaj per la klaveoj. Ili nomiĝas laŭ la instrumento, do klaveo, kaj distingiĝas laŭ la muzikspeco, en kiuj ili aperas: 6/8-klaveo (origino), 2/3-sonklaveo, 3/2-sonklaveo, 2/3-rumboklaveo, 3/2-rumboklaveo, 2/3-bosanovo-klaveo, 3/2-bosanovo-klaveo. 2/3 signifas du batojn en la unua 4/4- kaj tri batojn en la dua 4/4-takto. La ritma klaveo pluevoluis, kaj en latinida ĵazo intertempe ekestis klaveoj en 7/4- aŭ 10/4-takto. La plej konata ritmo estas 3/2-sonllaveo, ĉar ĝi komencas en la takto sur la unua taktotempo. Tamen en salso pli ofte aŭdeblas la 2/3-sonklaveo (komencas sur taktotemp 2). Por nefakulo la diferenco dum kanto nur malfacile estas ekkonebla, aparte kiam la klaveo ne eksonas. La tuta ritma strukturo baziĝas sur la klaveo. Ekzemple kongao-ludanto ludas kun la klaveo enpense ritmon, kies pezocentroj estas la klaveobatoj.

Pri tiu ĉi sono Aŭdekzemplo klaveoj

Citaĵoj redakti

  • Si vienes del extranjero y tu lo quieres bailar, lleva el ritmo de las claves – Se vi venas el eksterlando kaj volas danci ĝin (la sonon), sentu la ritmon de la klaveoj
  • sin clave y bongó no hay son – Sen klaveo kaj bongoj ne ekzistas sono
Orquesta Aragón