Samaksa kablo
Samaksa kablo estas dupolusa kablo kun koncentra konstruo. Ĝi konsistas el interna kondukilo, kiun ĉirkaŭas ekstera kondukilo. La interspaco konsistas el izolatoro aŭ dielektrikumo, kiu estas ofte aero. La ekstera kondukilo estas kovrata per izola, korodimuna, akvorezista ekstera mantelo.
Kutimaj samaksaj kabloj havas la diametron de 2 ĝis 15 mm, speciale de 1 ĝis 100 mm.