Koalicio Jura Ŝtato

La Koalicio Jura Ŝtato (arabe إئتلاف دولة القانون, al itilaf daŭlat al kanun, latinliterigo laŭ DMG al-I'tilāf Dawlat al-Qānūn), estas ligo de 20 partioj kaj politikaj grupiĝoj en Irako gvide de la ĉefministro Nuri al-Maliki. Post konfliktoj inter la Supera Islama Iraka Konsilio kaj la sadristoj unuflanke kaj la Islama Daŭa-Partio aliflanke, la Daŭa-Partio malmembriĝis el la Nacia Iraka Alianco kaj kreis la ligon Koalicio Jura Ŝtato.

Balotaj rezultoj redakti

Provincaj balotoj de 2009 redakti

Kadre de la provincaj balotoj de 2009 la ĵus fondinta koalicio kandidatis en 14 provincoj kaj en la ĉefurbo Bagdado akiris 28 el la sume 57 seĝoj en la urba parlamento. En Basra, la dua plej granda urbo de la lando, la koalicio eĉ akiris 20 el la 25 parlamentaj seĝoj. Sume ĝi nun reprezentiĝas en 12 provincoj - nur en Ninaŭa kaj al Anbar ne akiriĝis seĝoj en la provincaj parlamentoj.

Parlamenta baloto de 2010 redakti

Gvide de la ĉefministro Nuri al-Maliki la koalicio gajnis 89 parlamentajn seĝojn, sed post la koalicio Irakija de la politikisto Ijad Alaŭi nur iĝis dua plej forta parlamenta grupiĝo. Sume akiriĝis 2,8 milionoj da voĉoj kaj la voĉa plimulto en kvin provincoj, interalie en Bagdado kaj Basra. En majo la Koalicio Jura Ŝtato kaj la Nacia Iraka Alianco kunligiĝis al "parlamenta frakcio".

Eksteraj ligiloj redakti