Nacia Iraka Alianco

La Nacia Iraka Alianco (‏لائتلاف الوطني العراقي, al itilaf l-ŭatani al iraki, latinliterigo laŭ DMG al-Iʾtilāf l-Watani al-ʿIrāqī, angle National Iraqi Alliance), ankaŭ nomata "Ŝijaisma Alianco", estas ligo de 20 partioj kaj politikaj grupiĝoj en Irako. En la ŝtata parlamenta baloto de 2005 la partio kandidatis ke la nomo Unuiĝinta Iraka Alianco, arabe الائتلاف العراقي الموحد, al-itilaf al-iraki l-muŭahad, latinliterigo laŭ DMG al-Iʾtilāf al-ʿIrāqī l-Muwaḥḥad).

La alianco en tiu baloto akiris proksimume 4 milionojn da voĉoj (48,1 % de la balotaj voĉoj) kaj estis klara venkinto de la baloto. En la iraka parlamenta baloto de 2010 la Nacia Iraka Alianco tamen nur atingis la trian lokon.

Konsisto redakti

En la iraka parlamenta baloto de 2010 la sekvaj partioj apartenis al la alianco:

  • Supera Islama Iraka Konsilio
  • grupo de Muktada as-Sadr (sadristoj)
  • reformpartio "Islah" de la eksa ĉefministro Ibrahim Al Ĝafari
  • partio "Al Fadhila"
  • islama "Fajli"-grupiĝo en Irako
  • "iraka nacia kongreso, transetna kaj -religia partio de la forte pridiskutata sekularisma ŝijaisma gvidanto Ahmad Ĉalabi
  • "konsilio de triboj en Irako", ankaŭ nomata "konsilio por savo de la provinco Al Anbar"
  • partio "Tadamun"
  • unuiĝo por justeco kaj unueco
  • partio "Turkmeneli"
  • unuiĝo de ŝijaismaj turkmenoj
  • unuiĝo "iraka konstitucia monarkio"
  • kaj pluraj pliaj sendependaj partioj.

Parlamenta baloto de 2005 redakti

De la alianco la ŝijaisma plimulto de irakanoj en 2050 atendis ŝijaisme kontrolatan potencon, kion antaŭe malebligis la rego de la prezidanto Saddam Hussein apartenanta al la sunaisma malplimulto de irakanoj. Decidean rolon havis la grandajatolaho Ali as-Sistani. Li naskiĝis en Irano, sed vivis pli ol 50 jarojn en Irako, kej en la 1990-aj jaroj atingis altan reputacion inter la irakaj ŝijaanoj. Lia kritiko kontraŭ la priraka politiko de Usono ankoraŭ plipolarigis lin en Irako. Iuj ŝijaismaj predikantoj estas konvinkitaj ke estu religia devo voĉdoni por la alianco.

Parlamenta baloto de 2010 redakti

Antaŭ la parlamenta baloto de 2010, la Islama Daŭa-Partio sub ĉefministro Nuri al-Maliki malmembriĝis el la alianco kaj en la baloto kandidatis en Koalicio Jura Ŝtato. La nacia alianco atingis 70 parlamentajn seĝojn kaj iĝis la tria plej forta partio en la parlamento. En majo la du aliancoj kunligiĝis al "parlamenta frakcio".

Plej grava forto ene de la alianco estas la "sadristoj", kiuj disponas pri 39 el la 70 parlamentaj seĝoj. La Supera Islama Iraka Konsilio per 19 parlamenta seĝoj estas la dua plej grava forto de la alianco.