Kodachorome estis teknologio kaj varmarko de Kodak por koloraj diapozitivoj. Ĝin oni lanĉis en 1935. Kodachrome estis iam tre populara por kolora fotografio kaj amatora filmado, en la tempo kiam blanknigro estis pli uzata ĝenerale. Kun la tempo aperis malpli kostaj alternativoj, sed Kodachrome restis tre aprezata de multaj profesiaj fotografiistoj. La alveno de cifereca fotografio komence de la 21-a jarcento ankoraŭ pli malgrandigis ĝian uzon, kaj fine Kodak anoncis ke ili ĉesas produkti la filmojn kaj la necesajn kemiaĵojn por rivelado en 2009. Oficiale oni tion faris ĝis januaro de 2011 en la lasta laboratorio kiu ofertis la procezon.

Kodachrome
registrita markofilmovaromarko vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Posedata de Eastman Kodak vd
vdr

Avantaĝoj de Kodachrome estis ĝia bona kapablo registri detalojn kaj bona konserviĝo en mallumo (tamen ne dum projekciado). La fotografioj farita per ĝi havis ne tute realan sed karakterizan tonon.

Esence Kodachrome konsistas el kvar tavoloj el nigrablanka filmo kun malsama sentiveco al la kolora spektro, kaj du filtriloj. La rivelado postulas specifan kaj kompleksan procezon, k-14, kie kolorigiloj estas aldonataj, kompare kun la nuntempaj koloraj filmoj kiuj mem enhavas kolorigilojn ene. Ne eblas uzi normalan procezon E-6 por diapozitivoj. Alia problemo estas damaĝo por la medio kiujn la kemiaĵojn por k-14 povas kaŭzi. Alternative ĝi bone akceptas la normalan blanknigran procezon, sed kompreneble sen koloroj.