Kodekso Vatikana 354

La Kodekso Vatikana 354 (Laŭ Gregory-Aland: S028; laŭ Soden: ε 1027) estas manuskripto unciala greklingva kiu entenas la tekstojn de la kvar Evangelioj kanonaj. La kolofono de la kodekso registras la daton 949 (sur la dorso de la folio 234).[1]

MANUSKRIPTOJ DE LA NOVA TESTAMENTO
“VATIKANA KODEKSO 354”
Evangelio laŭ Luko, 17,34-18,8
nomo = vatikana kodekso 354
dato = 949
lingvo = greka
simbolo = S
kategorio = V
teksto =la kvara Evangelioj
trovita =
dimensioj = 36 x 24 cm, du kolumnoj, linioj 21 ĉiukolumne
tipo = bizanca teksta tipo

Priskribo redakti

Tiun kodekson konstituas 235 pergamenaj folioj de 36 x 24 cm, skribitaj dukolumne de 27 linioj.

Krom la kvar Evangelioj, ĝi entenas aliajn dokumentojn, nome la 'Epistula ad Carpianum, kaj κεφαλαια, τιτλοι, rilatantaj al la Eŭsebiaj kanonoj [2] sen tamen ilin registris.[3]

La neagnostikaj tekstoj de Luko 22,43-44, de Johano 5,4, kaj la perikopo de la adultulino (7,53-8.11) estas markitaj per asterisko (※) kiel disputitaj tekstoj.[4]

En Johano 8:01 oni legas “επορευετο επορευθη”.

Priteksta kritiko redakti

 
Evangelio laŭ Mateo 8,1-10 en la Vatikana kodekso 354

La kodeksa teksto estas elstara tipo de teksta bizanca tipo. Kurt Aland ĝjn ligis al la kategorio V de la manuskriptoj de la Nova Testamento.

La vatikana 354 prezentas ankaŭ pecon de la agonio de Jesuo, sed informas pri ĝia duba aŭtentikeco

Historio redakti

Ĉe la fino de la skribaĵo estas registrita la nomo de la skribisto, monaĥo Mikaeolo, kiu deklaras ke mem ĉion finis “en la monato de marto, tago 5-a, horo 6-a de la jaro 6457”(kio, laŭ la kolofono, koincidas kun la jaro 949)

La manuskrito estis kritike priskribita iniciate de Giuseppe Bianchini[5]. Sekve ĝin ree ekzamenis Birch kaj Konstantin von Tischendorf.

La Kodekso Vatikana 354 estas konservita en la Vatikana Biblioteko (Gr. 354) en Romo.

 
Johano 5,4

Notoj redakti

  1. AlandKurt und Barbara Aland: Der Text des Neuen Testaments. Einführung in die wissenschaftlichen Ausgaben sowie in Theorie und Praxis der modernen Textkritik. Stuttgart: Deutsche Bibelgesellschaft 1989, S. 122. ISBN 3-438-06011-6
  2. Temas pri la sekcioj laŭ kiuj oni dividis la evangeliajn tekstijb
  3. Gregory Caspar René,Textkritik des Neuen Testaments, Vol. 1, Hinrichs, 1900, Leipzig
  4. Gregory, Caspar René (1900). Textkritik des Neuen Testaments. 1. Leipzig: J.C. Hinrichs’sche Buchhandlung. p. 65. http://www.archive.org/stream/textkritikdesne00greggoog#page/n77/mode/2up.
  5. Bianchini, Evanqelium quadruplex, Romo, 1749, Teil 1, Bd. 2, S.

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Aliaj projektoj redakti

[1] Cathopedia.

Eksteraj ligiloj redakti