Kodumrenkontiĝo (orig. Hackmeeting) estas renkontiĝo de kodumuloj kaj aktivuloj, kiu okazas jare en Italio, Hispanio kaj, okaze, en Ĉikago (Usono), Saltaurbo (Argentino), Bolivio, Meksiko kaj Santiago de Ĉilio.

Kodumado en Hackafou en Vallbona d'Anoia en oktobro de 2012.

La itala kaj hispana kodumrenkontiĝoj havas la saman nomon, sed ili estas sendependaj eventoj.

En la kodumrenkontiĝoj kunlaboras kelkaj lokaj kodumlaborejoj kaj aliaj aroj socie engaĝitaj por fari multajn agadojn rilate al Interreto kaj la novaj teĥnologioj, kun socia kaj politika perspektivo, kiel konferencoj, diskutoj, montroj, laborsesioj kaj aliaj agadoj, ĉiuj kutime malfermaj al publiko. La unua kaŭzo de tiuj estas sciigi movadojn kiel la libera programaro, novajn teĥnologiojn kiel sendrata kaj la problemoj kreitaj de la novaj teĥnologioj kiel la manko de privateco, diskordianismo, krom plivastigi komputikajn teĥnikojn kaj sciojn. La ejo en kiuj ĝi okazas kutimas esti okupitaj sociaj ejoj aŭ publikejoj.