Kokosinsuloj (Birmo)

Ĉi tiu artikolo temas pri insulo en Hinda Oceano kaj Bengala Golfo apartenanta al la ŝtato Birmo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Kokosinsuloj (apartigilo).

Kokosinsuloj estas paro de strategie gravaj insuloj situantaj en orienta Hinda Oceano, politike administrataj de Birmo ene de la Jangona Regiono. Ili estas ŝajne pruntitaj al la Ĉina Popola Respubliko ekde 1994.[1] La registaroj kaj de Birmo kaj de Ĉinio ne komentas tiun temon, dum multaj membroj de la Birma Armeo forte neas tian interkonsenton.[2]

Kokosinsuloj
grupo de insuloj
Akvejo Hindia oceano
Arkipelago Andamanoj
Geografia situo 14° 7′ N, 93° 22′ O (mapo)14.11666666666793.3675Koordinatoj: 14° 7′ N, 93° 22′ O (mapo) f1
Kokosinsuloj (Birmo)
Kokosinsuloj (Birmo)
DEC
Kokosinsuloj
Kokosinsuloj

Map

Nombro de insuloj 5
Ĉefa insulo Granda Kokosinsulo
Tuta areo 18 km²f1
Andamanoj kaj Nikobaroj, la Kokoskinsuloj troviĝas tute supre en la nordo
Andamanoj kaj Nikobaroj, la Kokoskinsuloj troviĝas tute supre en la nordo
vdr

Geografie ili estas parto de la Andamanoj kaj estas separataj el la Norda Andamano (Barato) de 20 km larĝa Kokoskanalo. La Golfo de Bengalo kuŝas okcidente kaj la Andamana Maro oriente de la insuloj. La ĉeftero de Birmo estas je 300 km norde.

La Kokosinsuloj konsistas el la ĉefa Granda Kokosinsulo kaj la pli malgranda Malgranda Kokosinsulo, separataj per la Aleksandra Kanalo.

Prepariso estas insulo kiu kuŝas je 77 km NNOr de la Kokosinsuloj.[3]

Notoj redakti

  1. Coco Island - Chinese Intelligence Agencies
  2. Selth, Andrew (9a Januaro 2007) "Irrawaddy: Chinese whispers: The Great Coco Island mystery" BurmaNet News
  3. Prostar Sailing Directions 2005 India & Bay of Bengal Enroute By National Geospatial-intelligence Agency