Kolorado-altebenaĵo

La Kolorado-altebenaĵo (angle Colorado-Plateau [ˌkɒləˈɹɑːdoʊ ˈplætoʊ]) estas regiono okcidente de la Roka Montaro en la okcidento de Usono, kiu geografie fakte estas alta baseno el pluraj altebenaĵoj. La areo kovras la sudokcidenton de Utaho, la nordon de Arizono kaj partojn de Koloradio kaj Nov-Meksiko. La teritorio kovras 337.000 kvadratajn kilometrojn kaj, por komparo, preskaŭ same grandas kiom la eŭropa ŝtato Germanio. La parto de la akvo de la altebenaĵo, kiu ne tuj forvaporiĝas, forkondukiĝas pere de la rivero Kolorado kaj siaj alfluaj riveroj, tial la regionego ricevis sian nomon de la rivero.

Kolorado-altebenaĵo
Ebenaĵo
altebenaĵo [+]

LandoUsono
Koordinatoj37° 0′ 0″ N, 110° 0′ 0″ U (mapo)37-110Koordinatoj: 37° 0′ 0″ N, 110° 0′ 0″ U (mapo)


Kolorado-altebenaĵo (Tero)
Kolorado-altebenaĵo (Tero)

Kolorado-altebenaĵo (Usono)
Kolorado-altebenaĵo (Usono)
DEC

Map
Kolorado-altebenaĵo
Vikimedia Komunejo:  Colorado Plateau [+]
vdr
roka formacio en la Nacia Parko Arkoj

En la altebenaĵo situas ok naciaj parkoj de Usono kaj multaj aldonaj naciaj naturaj monumentoj – interalie la Nacia Parko Granda Kanjono, la Nacia Parko Kanjono Bryce kaj la Nacia Parko Zion.

Eksteraj ligiloj redakti