Komala

Komala partio de irana Kurdio (Kurde: كۆمه‌ڵه‌ی شۆڕشگێڕی زه‌حمه‌تكێشانی كوردستانی ئێران‎, angle Komala party of Iranian Kurdistan, romanized: Komełey Şorrişgêrrî Zehmetkêşanî Kurdistanî Êran,) estas maldekstra, socialdemokrata[1][2][3] politika partio en la kurda regiono de Irano.

Komala
Komalay Shorshgeri Zahmatkeshani Kurdistani Iran
flago
terorisma organizaĵo
Komenco 2000 vd
Sidejo Zirgwezala Camp
Ĉefestro(j) Abdulla Mohtadi vd
Membro de Progresema Alianco • Socialista Internacio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Komala
https://www.komalainternational.org/

Komala alstrebas sekularan[4] demokratan federacian[5][6][7][8] Iranon por anstataŭigi la nunan teokratian reĝimon. Ĝi estas nuntempe ekzilita en norda Irako de kie ĝiaj gvidantoj laboras[9].

Historio redakti

Komala Partio de Irana Kurdio formiĝis aŭtune 1969.[10] inter kurdaj maldekstremaj studentoj kaj intelektuloj en Teherano kaj iuj kurdaj urboj. Ĉar ne estis politika libereco en Irano, ĉiu politika organizaĵo kaj eĉ malgrandaj studentaj rondoj devis kaŝi sin kaj organizi sin subtere. Komala ne estis escepto. Kiel ĉiuj tiutempaj opoziciaj organizaĵoj, precipe la maldekstremaj grupoj de la 60-j kaj 70-aj jaroj, Komala alfrontis severan subpremon.[11]

Ideologio redakti

Post longa kaj vigla debato inter ĝiaj vicoj kaj publike dum la 1990-aj jaroj, finfine la plimulto de la kadroj kaj membroj de la Komala-partio decidis renovigan programon por adaptiĝi al la novaj enlandaj kaj mondaj evoluoj. Ekde la jaro 2000, ĉi tiun movon bonvenigis la granda plimulto de homoj, intelektuloj, studentoj, virinoj, civilaj aktivuloj, veteranaj aktivuloj de Komala kaj aliaj.

Konservante la socialistajn valorojn, Komala batalas por kurdaj rajtoj, por demokratia, sekulara, plurisma kaj federala Irano, por socia justeco, demokrataj laborleĝoj, la libereco de kunvenado kaj organizado, politika libereco, homaj rajtoj, virinaj rajtoj, sed ankaŭ por kultura kaj religia toleremo.

Organiza strukturo redakti

1. Rojhelat Virina Organizo

2. Junulara organizo de irana Kurdio (Komalay lawani RojheLat)

3. Internacia Reto de Iranaj Kurdiaj Homaj Rajtoj.

4. Zagros

5. Amaskomunikilaro kaj publikaĵoj

6. Komala Oficejo pri Internaciaj Rilatoj: usonaj kaj EU-oficejoj "

7. Peŝmerga

Virinoj ludas gravan rolon en decidado kaj gvidado. La estrara konsilio havas du inajn membrojn nuntempe[12].

Membrecoj redakti

Komala-partio de irana Kurdio estas organizo, kiu kredas je tutmondaj engaĝiĝoj kaj membrecoj por interŝanĝi kaj kunpartigi vidpunktojn, politikojn kaj valorojn.

"Internacie Komala estas membro de Internacia Socialisma kaj Progresema Alianco,[13][14] ambaŭ ombrelaj organizaĵoj por socialdemokrataj, socialismaj kaj progresemaj fortoj. Krom tio, ĝi sindevigas malpermesi seksan perforton kaj protekti infanojn en armitaj konfliktoj[15][16][17] kaj ankaŭ malpermesi kontraŭpersonajn minojn [18][19].

Komala iĝis en 2007 membro de la Organizaĵo de Nereprezentitaj Nacioj kaj Popoloj (UNPO)[20]. internacia organizaĵo celanta antaŭenigi la neglektitajn kaj marĝenigitajn naciojn.

Komala estas membro de la Irana Transira Konsilio, formita de la ĉefaj por-demokratiaj iranaj politikaj grupoj kaj interesataj individuoj. La subskribintoj alstrebas kunlaboron de ĉiuj ĉefaj opoziciaj grupoj kaj konataj politikaj aktivuloj el ĉiuj politikaj spektroj, kiuj akceptas la principojn de Homaj Rajtoj kaj demokratio[21].

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti