Komandaro[1] (angle instruction set) de iu procesoro estas la sortimento da maŝinkomandoj kiujn tiu procesoro povas plenumi.

Kiel vortaro estas komentita listo de vortoj, tiel ankaŭ la komandaron oni kutime dokumentas per simila listo, en kiu pri ĉiu maŝinkomando estas indikite:

  • la agoj kiujn plenumas la koncerna komando:
    • ĝia algoritmo,
    • kiel ĝi influas la staton de la procesoro (valoroj de reĝistroj, ŝanĝo de flagoj ktp).
    • kiajn erarojn aŭ interrompojn povas kaŭzi ĝia plenumo,
  • la maŝina prezento de la komando (la duuma formo, kiun rekonas la procesora malkodilo),
  • la simbola nomo de la komando en la asembla lingvo.

La komandaron bezonas scii programisto uzanta la procesoron senpere (aŭ per asembla lingvo), konstruantoj de tradukiloj; eventuale tion bezonos scii programisto kiu sencimigas programon per erarserĉa interpretilo.

Vidu ankaŭ redakti

Piednoto redakti