Kombinajkombiniĝaj signoj en la informadiko estas signoj, kiuj en tipografia prezentado aperas ne aparte, sed kombinite kun apuda signo, ordinare la antaŭa. La rezulto ofte estas diakrita signo.

La litero ŭ kodata per kombina signo

En Unikodo eblas tiel prezenti ekzemple la esperantajn supersignajn literojn, kvankam ili havas ankaŭ apartajn reprezentaĵojn (kodnumerojn). Por tia prezentado servas la kombina cirkumflekso (ĉapelo, tegmento) U+0302 kaj la kombina hoketo U+0306:

C + ^ Ĉ c + ^ ĉ
G + ^ Ĝ g + ^ ĝ
H + ^ Ĥ h + ^ ĥ
J + ^ Ĵ j + ^ ĵ
S + ^ Ŝ s + ^ ŝ
U +  ̆ Ŭ u +  ̆ ŭ

La konvencio de tiaj signoj koncernas nur la kodadon, ne la prezentadon. La tipografia rezulto de tia kombino ne nepre estas presado de la du signoj sur la sama loko; eblas (kaj indas) ekzemple konsideri la dimensiojn de la du signoj por krei plaĉan aspekton. Kutime do aparatoj, kiuj prezentas (vidigas, presas) tiajn signojn, havas apartajn signobildojn por la kombinitaj signoj, kvankam tiuj ne havas apartan kodnumeron. Konataj ekzemploj estas la esperantaj literoj ĵ, kie la ȷ ne havas punkton, kaj ĥ, kie kelkaj tiparoj metas la ĉapelon super la strekon kaj kelkaj super la rondaĵon de la h.

Du manieroj kodi la literon ñ

Se kombinita signo havas ankaŭ propran kodnumeron, kiel ekzemple la esperantaj diakritaj literoj, la du kodmanieroj estas konsiderataj egalaj. Specialaj reguloj ebligas en Unikodo la kombinon de pli ol du signoj.

Jam antaŭ Unikodo la kodnormo ISO 6937, uzata por Teletekso, uzis la principon de kombinaj signoj por povi prezenti pli ol 256 signojn per 8 bitoj.