Komediejo Winterhuder Fährhaus

La Komödie Winterhuder Fährhaus estas privata teatro en Hamburgo.

Komediejo Winterhuder Fährhaus
private theatre [+]

LandoGermanio
Federacia landoHamburgo
Koordinatoj53° 35′ 38″ N, 9° 59′ 39″ O (mapo)53.593759.994088Koordinatoj: 53° 35′ 38″ N, 9° 59′ 39″ O (mapo)

Komediejo Winterhuder Fährhaus (Ŝlesvig-Holstinio)
Komediejo Winterhuder Fährhaus (Ŝlesvig-Holstinio)
DEC
Komediejo Winterhuder Fährhaus
Komediejo Winterhuder Fährhaus
Lokigo de Ŝlesvig-Holstinio en Germanio
Map
Komediejo Winterhuder Fährhaus

Vikimedia Komunejo:  Winterhuder Fährhaus [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Johannes Heesters en 2008 sur la scenejo de la teatro.

Historio kaj konstruaĵo redakti

La teatro staras sur la grundo de historia gastejo malfermita en 1854 fare de la karbokomercisto Jacobs kiel ekskursocela trinkejo. Ĉirkaŭ la jaro 1890-a oni konstruigis novan halkonstruaĵojn laŭ la secesistilo, kiu funkciis ĝis 1979 kiel dancejo kaj kulturdomo.

En la 2-a de septembro 1988 la kurtenoj unuafoje leviĝis. La tiama estro de Berliner Theater kaj Komödie am Kurfürstendamm, Jürgen Wölffer ekokupiĝis pri la unua novkonstruaĵo teatra de post la Dua mondmilito en Hamburgo.

La renomita arkitekto Peter Schweger kaj la konstruadestro Uwe Spranger farigis konstruaĵon ege modernan: kun kvazaŭ intima atmosfero en la granda halo pro la duonronda benkaro garantianta proksimecon al la scenejo kaj ilimigita vestiblo.

Entute 600 spektakloj pojare sur du scenejoj allogas ĉ. 190.000 spektantojn.

Premioj redakti

En 2004 la teatro ricevis la Premion Pegasus kaj en 2013 la Premion Monica Bleibtreu por la surscenejigon de Eine Sommernacht de David Greig kajGordon McIntyre.

Eksteraj ligiloj redakti