Komitato de IEL 1936-1938

La unua Komitato de IEL konsistis el tiuj ekskomitatanoj de UEA elektitaj en 1934, kiuj volis transiri al IEL. Tio estis ĉiuj krom Andreo Cseh kaj J. R. G. Isbrücker, kaj krom la germanoj, kiuj ekde marto 1936 ne plu rajtis membri en internacia planlingva asocio.

Elektitaj de la Landaj Asocioj:

  • AT: Wollmann, el Wien
  • BE: Petiau, el “Gand”
  • BR: Domingues, el Rio de Janeiro
  • GB: Goldsmith, London
  • CS: Kamaryt el Bratislava; Scholze el Reichenberg
  • DK: Hansen, el Kopenhago
  • FR: Bastien el Paris; Dubois el Paris; Petit el Rosny-sous-Bois
  • ES: Mangada-Rosenörn, el Madrid
  • IT: Orengo, Milano
  • JP: Sindo Seitaro, el Osaka
  • NL: Baas, el Amsterdam; f-ino Benink, el Almelo
  • NO: Bugge-Paulsen, Oslo
  • RO: Fischer-Galatz, el Bukareŝto
  • SE: Dahl, Uddevalla
  • CH: Stettler, el Bern
  • US: Hetzel, el Philadelphia

Elektitaj de la Delegitoj (t.e. tiuj en landoj sen aliĝinta Landa Asocio):

  • Bujwid, el Krakovo
  • Minkov, el Sofia

Alelektitaj:

  • Blaise, el Morden
  • Canuto, el Torino
  • Malmgren, el Stockholm
  • Merchant, el Sheffield
  • M. Rollet de l'Isle, el Paris
  • Steiner, el Wien