Komplekso (psikologio)

Ĝenerale komplekso signifas tutaĵon el pluraj malsamaj elementoj (aŭ faktoroj) kiuj interrilatas en nesimpla maniero.

En psikologio, komplekso estas koncepto kaj termino enkondukita de Alfred Adler, sed multe prilaborita de Carl Jung, kiu faris ĝin la centra koncepto de sia branĉo de psikanalizo.

Laŭ Jung, komplekso estas aro da kunlikigitaj psikaĵoj [=mensaĵoj] kiuj kune formas kvazaŭaŭtonoman unuon, kaj povas esti aŭ fariĝi konscia. La ĉefa komplekso en normala homo estas la Mio [= germanlingve: das Ich; anglalingve: the Ego; ruslingve: Я], pli-malpli kohera amaso da mensaj procedoj, konceptoj, pensoj, memoroj, spertoj, kiuj estas laŭvole elvokeblaj en la konscion. Kutime homo opinias la Mion esti lia memo, t.e. la sumo de lia/ŝia menso aŭ psiko. Sed efektive multaj spertoj, konceptoj, memoroj, kc. estas subpremitaj kaj senkonsciigitaj aŭ malkonsciigitaj pro diversaj kialoj -- plejofte pro inhibicioj trudataj de la socio en kiu oni vivas (ekz. seksaĵoj), aŭ pro dolorego netolerebla (ekz. spertoj de militintoj, personoj suferintaj severajn katastrofojn, hontego). Krome, multe spertoj, inklinoj, kc. laŭ sia naturo povus esti parto de onia konscio, sed pro iu kialo restas sub la konscia nivelo. Ekzemple, multaj personoj havas artotalenton kiu diverskiale neniam estis kuraĝigita kaj kiun oni ial neniam provis nek fortigis. Alfred Adler atentigis pri la "komplekso de nesufiĉa kapablo"; Sigmund Freud popularigis la koncepton pri la "edipa komplekso" (kiun Jung konsideris parto de pli ĝenerala sekskompleksaro).

Kompleksoj kutime estas pli-malpli facile konsciigeblaj, forpuŝitaj nur pro nekonveneco. Sed kelkfoje ili estas multe severaj kaj povas mem estiĝi "kvazaŭpersonoj": psikiatriaj kazoj de homoj kiuj kelkfoje opinias sin unu persono, alifoje opinias sin alia persono kun tre malsimilaj karaktero, sperto, kapablo, kredoj, kc., estas rimarkindaj ekzemploj de personoj en kiuj la Mio neniam sukcesis plene koheriĝi, kaj kvazaŭ dividiĝis en partojn kiuj alterne ekkaptas la konscion kaj memor+parolkapablon de la individuo. Tradicie oni rigardis tiajn kazojn kiel subspecon de skizofrenio. Sed Jung montris ke ankaŭ per eksperimentoj eblas konsciigi kvazaŭajn "submiojn". Liaj studoj pri la Vort-asocia Eksperimento, pri kiu li multe verkis dum la unua jardeko de la 20-a jarcento, indikas la eksperimentan bazon de la teorio pri kompleksoj.

Ĉiu normala homo havas multajn kompleksojn en sia psiko -- kutime ili estas relative malfortaj, ne tre gravaj, ne tre influhavaj. Sed sub kondiĉoj kiuj iel elvokas ilin, ili povas fariĝi neŭrozaj, kaj kelkfoje psikozaj. Tial estas tre malsaĝe ludi pri konsciigo de kompleksoj, ekzemple per uzado de ouija-tabulo, "aŭtomata skribado", "direktata imagado", kc., ĉar kvankam plejofte tia ago estas relative sendanĝera, ĝi tamen povas elvoki psikozon -- ofte nekuraceblan.

La populara parolado ofte misuzas la vorton "komplekso" kun multe pli ĝenerala senco, kaj gravas ne konfuzi tiun kun la psikologia/psikiatria signifo de la termino.

Ekzistas rilatoj inter komplekso kaj arketipo, kvankam Jung mem neniam detale esploris tiun interrilaton.