Prilaborigita lingvo

(Alidirektita el Kompletigita lingvo)

Prilaborigita lingvo, ellaborada lingvoAusbau-lingvo (Ausbausprache[1], france: langue par élaboration), estas lingvo kiu havas normigitan ortografion, normigitan gramatikon kaj riĉigitan kaj klaran vortprovizon. Du lingvoj, kiuj ne estas tiel malsimilaj, ke interkompreniĝo maleblas, sed havas du diferencajn normojn estas du apartaj lingvoj, ekzemple serba kaj kroata lingvoj. La esprimo « ellaborada lingvo » estas foje uzata kontraste al « distanca lingvo » (Abstandsprache).

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Heinz Kloss, « Abstand-languages and Ausbau-languages » (Anthropological linguistics, 1967, 9)