La Komptometro estis la unua komerce sukcesa klavara mekanika kalkulilo, patentita en Usono de Dorr E. Felt en 1887.

Modelo ST (1930-aj jaroj)

La Komptometro, enkondukita en 1887, estis la unua kalkulmaŝino kiu uzis klavaron kiu konsistis el kolumnoj de naŭ klavoj (el 1 al 9) por ĉiu cifero. La Dalton sumomaŝino, fabrikita el 1902, estis la unua kiu havis klavaron el 10 klavoj.[1] Oni uzis elektrajn motorojn ĉe kelkaj mekanikaj kalkuliloj el 1901.[2] En 1961, maŝino de la tipo de la komptometro, nome la Anita mk7 el Sumlock Comptometer Ltd., iĝis la unua surtabla mekanika kalkulilo kiu ĝuis el tute elektronika kalkulmotoro, kreante la ligilon inter tiuj du industrioj kaj markante la komencon de ties malpliigo. La produktado de mekanikaj kalkuliloj ĉesis en la mezo de la 1970-aj jaroj fermante industrion kiu daŭris 120 jarojn.

Notoj redakti

  1. Ernst Martin p.133 (1925)
  2. Ernst Martin p. 23 (1925)

Eksteraj ligiloj redakti