Komputila vermo

speco de fiprogramaro
(Alidirektita el Komputvermo)

Komputila vermo (pli mallonge komputvermo aŭ tute mallonge nur vermo) estas mem-reprodukta komputila programo. Kopioj de ĉi tiu vermo estas plusenditaj per interreto sen la interveno de meza uzanto. Vermo ne estas komputila viruso ĉar ĝi ne bezonas komputilan programon por ligi sin. Oni povas diri, ke vermo kaŭzas damaĝon al reto, kie viruso faras celatan atakon al komputilo.

Disvastiĝo redakti

La diferenco kun komputila viruso estas, ke vermo disvastiĝas tra la interreto, dum viruso ne povas fari tion memstare. Komputila viruso bezonas gastiganton kiel dosieron aŭ retpoŝton. Ĉi tio estas favora al komputila vermo. Ĝi provas enigi infektitan kodon en ĉiujn malfermajn pordegojn de komputilo. Ekzemple liko en Vindoza Esploristo jam kaŭzis multajn vermojn disvastiĝi en la reto. [Fonto?] Ligo al la interreto tiam sufiĉas por infektiĝi.