Komunista Frakcio de SAT

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Komunista Frakcio de SAT estas unu el kelkaj frakcioj ĉe SAT. Ĝi konsistas el SAT-membroj, kiuj akceptas ĝian regularon. La celoj de la Komunista Frakcio estas la "propagando kaj aplikado de Esperanto ĉe la respektivaj partioj kaj movadoj, la reciproka informado de ĝiaj membroj kaj la faciligo de kunlaboraj rilatoj inter komunistoj, laboristoj kaj progresuloj en la tuta mondo".[1] Ĝi estas unu el plej aktivaj frakcioj ene de la esperantlingva organizo. Pri regularoj vidu ĉe SAT

Historio redakti

La komunista frakcio de SAT skismis pro la antagonismo inter Lanti, (kiu mem fondis komunistan frakcion en jaro 1923 en urbo Kassel ) nome la fondinto de SAT, kaj Ernesto Drezen, aktivulo en Sovetunio. Dum SAT-kongreso 1935 la komunistoj forlasis la asocion kantante himnon "La Internacio" kaj sekve ili fondis apartan asocion IPE (Internacio de Proletaj Esperantistoj), kiu poste alinomiĝis KEK (Kolektivo de E-Komunistoj) kaj IKEK (Internacia kolektivo).

La Komunista Frakcio de SAT estis akceptata kiel tia nur post la Dua mondmilito. en jaro 1996.

Prezidas la frakcion S-ino Echapee .

Notoj redakti