Komunista Internacio (rilato al Esperanto)
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Komunista Internacio (Komintern) pridiskutis la demandon pri E en sia 2-a Kongreso, 6 aŭg. 1920, kiam hispana delegito Pestaña proponis, "ke ĉiu oratoro en int. kongreso parolu en la plej facila por li lingvo kaj ke el ĉiu parolado estu farata nur unu traduko en helpa lingvo E.". La propono estis transdonita al Ekzekutiva komitato por pristudo. Similan proponon prezentis al Komintern skribforme Rajmond Lefebvre, Bombacci kaj 23 aliaj subskribintoj. Rezulte la sekretariaro de Komintern formis specialan studkomisionon en konsisto de J. Pogany (ekskomisaro en Hungara Sovetrespubliko), Henri Guilbeaux kaj Hans Itschner.
En la 3-a kongreso de komintern, 12 julio 1921, la demando pri LI denove estis priparolita kaj oni denove komisiis la aferon al la Ekz. Komitato. Sub influo de l' idisto Itschner, sekr. de la studkomisiono, tiu ĉi lasta nemulton studis. Per du voĉoj de Itschner mem kaj Guilbeaŭ, malgraŭ sindeteno de la prez. Pogány, la komisiono decidis aprobi E-n kaj Idon samtempe; sed rekomendis al ĉiuj komunistoj lerni prefere Idon kiel "pli perfektan" ol E. Tiu ĉi "decido", neniam aprobita de komintern mem, estis blufe uzita de l' idistoj por propagando de Ido en komunistaj medioj kaj sur ĝia bazo kelkaj kom. partioj, ekz. Ĉeĥoslovaka, Meksika, Greka, Luksemburga, Ruĝa Sport-Internacio, Int. Laborista Helpo k. a. organizaĵoj alprenis respektivajn rezoluciojn. Baldaŭ tamen la sekretariejo de Ekz. komitato de K. I. oficiale likvidis la komisionon sen alpreno de ia ajn decido ĉu pri E. ĉu pri Ido. De post tiu fuŝafero la demando pri L. I. neniam estis retuŝata en la kongresoj de K. I., sed ĝia sekretariejo ofte interesiĝis pri la movado. v. ESKI. N. NEKRASOV. |