Komunumo Kupiškis
komunumo de Litovio
Kupiškis | |
Bazaj datumoj | |
---|---|
ŝtato: | Litovio |
distrikto: | Panevėžys (ĝis julio 2010) |
administra centro: | Kupiškis |
nombro de loĝantoj: | 15 986 (en 2023) |
nombro de loĝantoj: | 5 907 (urbo, stato 2020) |
areo (komunumo): | ĉ. 1080 km² |
internacia telefona prefikso: | (+370) 459 |
koordinatoj: | 55° 50' norde, 24° 58' oriente |
Kupiškis estas subdistrikta komunumo en la nordo de Litovio - ĝia administra centro estas la samnoma urbo Kupiškis. Komunumo kaj urbo ekde 1995 ĝis 2010 apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Panevėžys. En 2023 en la komunumo vivis 15 986 loĝantoj, el ili proksimume triono en la samnoma urbo mem. Plia urbeto de la komunumo, de proksimume 1000 loĝantoj, estas Subačius.
Dum la jaro 1529 la urbo Kupiškis unuafoje skribe menciiĝis, kaj la formalajn urbajn rajtojn ĝi ricevis en 1791.
Eksteraj ligiloj
redakti- paĝoj de la komunumo (litovaj) Arkivigite je 2011-09-28 per la retarkivo Wayback Machine