Koncentra mova terapio

La koncentra mova terapiogermane Konzentrative Bewegungstherapie (KBT), angle Concentrative movement therapy (CMT) – estas korpe bazita metodo de psikoterapio, fondita de la psikoanalizisto d-ro Helmut Stolze el Munkeno (Germanio) dzm la jaro 1958, en kiu – kiel esprimas la nomo – gravas koncentriĝo kaj moviĝo. En la koncentra mova terapio, moviĝo kaj perceptado de la propra korpo kaj de la ĉirkaŭo estas uzataj kiel bazo por ŝanĝebla agado, sentado kaj pensado. En la koncentra mem-movado kaj mem-percepto longe forgesitaj memoroj povas esti reaktivigataj, kiuj dum la evoluo de la ĝisnuna vivo trovis korpan esprimon en la persona sinteno kaj kondutaj mekanismoj.

Krome en la terapia utiligo de certaj objektoj, ekzemple tukoj, ŝtonoj, bastonoj, aŭ ankaŭ homoj, krom la reala sperto ankaŭ povas spertiĝi simbola signifo.

Bazite je terapiaj konceptoj de la evolua psikologio kaj profunda psikologio, la posta interparolo inter terapiisto kaj paciento/kliento povas ebligi la interŝanĝon de esprimon kaj la analizon de la korpa sperto. Rezulto de ĉio tio estu pli diferencigita percepto, pli klara distingo inter persone subtena kaj persone malsubtena kondutoj, kaj baze de tio psikaj ŝanĝo kaj pozitiva pluevoluo.

La psikoterapia metodo, kiu ekestis en suda Germanio, plu aparte aplikiĝas fare de psikoterapiistoj en la plejparte germanlingvaj ŝtatoj Germanio, Aŭstrio kaj Svislando, duavice ankaŭ de terapiistoj en iuj anglalingvaj ŝtatoj.

Eksteraj ligiloj redakti