Konceptolernado, konata ankaŭ kiel kategorilernado, konceptatingado, kaj konceptoformado, estas tre bazata sur la verkoj de la kogna psikologo Jerome Bruner. Bruner, Goodnow, & Austin (1967) difinis konceptatingadon (aŭ konceptolernadon) kiel "the search for and listing of attributes that can be used to distinguish exemplars from non exemplars of various categories" (la serĉado kaj listado de atributoj kiuj povas esti uzataj por distingi ekzemplerojn el ne-ekzempleroj de variaj kategorioj). Pli simple, konceptoj estas la mensaj kategorioj kiuj helpas onin klasigi objektojn, eventojn aŭ ideojn, konstruante la komprenon kiun ĉiu objekto, evento aŭ ideo havas kiel serio de komunaj elstaraj karakteroj. Tiele, konceptolernado estas strategio kiu postulas al lernanto kompari kaj kontrastigi grupojn aŭ kategoriojn kiuj enhavas koncept-elstarajn karakterojn kiuj grupigas aŭ kategoriigas ne enhavantajn koncept-elstarajn karakterojn.

Konceptolernado ankaŭ referencas al lernadtaskoj en kiuj homa aŭ maŝina lernanto estas trejnita por klasigi objektojn post montrado de serio de ekzemplaj objektoj kune kun ties klasetikedoj. La lernantoj simpligas tion kio estis observata per kondensado de ĝi en la formo de ekzemplo. Tiu simpligita versio de kio estis lernita estas poste aplikita al futuraj ekzemploj. Konceptolernado povas esti simpla aŭ komplika ĉar lernado okazas ĉe multaj areoj. Kiam koncepto estas malfacila, pli malverŝajnas ke la lernanto kapablos simpligi, kaj tiele ĝi estos malpli verŝajne lernebla. Familiare, tiu tasko estas konata kiel learnado el ekzemploj. Plej teorioj de konceptolernado estas bazataj sur la stokado de ekzempleroj kaj evita resumadon aŭ abstraktigon ĉiatipan.

Bibliografio redakti

  • Bruner, J., Goodnow, J. J., & Austin, G. A. (1967). A study of thinking. New York: Science Editions.
  • Feldman, Jacob (2003). "The Simplicity Principle in Human Concept Learning". Psychology Science 12: 227–232. doi:10.1046/j.0963-7214.2003.01267.x.
  • Rendell, Larry (1986). "A general framework for induction and a study of selective induction". Machine Learning 1 (2): 177–226. doi:10.1007/BF00114117.
  • Hammer, Rubi (2009). "The development of category learning strategies: What makes the difference?". Cognition 112 (1): 105–119. doi:10.1016/j.cognition.2009.03.012.
  • Watanabe, Satosi (1969). Knowing and Guessing: A Quantitative Study of Inference and Information. New York: Wiley.