Koncilio de Nantes

listartikolo en Vikimedio

Pluraj koncilioj okazis en Nantes en 658, 1005, 1007, 1120 (sur la abatejo de Marmoutier), 1127, 1135 (favore al kelkaj monaĥejoj), 1264, 1431. Multaj regionaj sinodoj okazis ankaŭ en Nantes.

Historio redakti

  • 658 : Koncilio arigita laŭ ordono de la papo Vitaliano (fr: Vitalien), por reformi la klerikaron kaj detrui la restaĵojn de paganismo. Dudek kanonoj estis ediktitaj. Ili preskribis al la episkopoj detrui aŭ transportigi malproksime la ŝtonojn, kiu estis uzataj por idolkulto. La eklezianoj devis disdoni al la malriĉuloj kvaronon de la dekona imposto (dismo) kaj oferdonoj, kiujn ili ricevis.
  • Oktobro 1127 : Kondamno de la rajto pri vrakoj, kiu donis al la senjoro la posedon de la restaĵoj de frakasiĝintaj ŝipoj, kaj de la kutimo en Bretonio, kiu donis al la senjoro ĉiujn meblojn de edzo aŭ edzino post la morto de unu el la du.
  • 1-an de Julio 1264 : Naŭ kanonoj, el kiuj la dua malpermesis la servon de pli ol du pladoj al la prelatoj, kiuj vizitis sian diocezon.
  • 23-an de Aprilo 1431 : Malpermeso de la ridindaj ceremonioj de la 1-a de Majo, de la frenezulfesto kaj de la morgaŭo de Pasko. La morgaŭon de Pasko, estis kutimo pendigi la mallaboremajn klerikojn en ilia lito, promenigi ilin nudaj tra la stratoj, loki ilin en tiu stato sur la altaro, kaj akvumi ilin per benita akvo. La 1-an de Majo, oni postulis monon de tiuj, kiuj estis surprizitaj en la lito.

Fontoj redakti