Konkordato de Melfi

La Konkordato de Melfi estas oficiala akordo interkonsentita la 23-an de aŭgusto 1059, preskaŭ ĉe la fino de la unua koncilio de Melfi, inter la papo Nikolao la 2-a, Roberto la Guiskardo kaj Rikardo la 1-a de Aversa, konfirme de la antaŭa Traktato de Melfi.

Antikva presaĵo de Melfi (Potenco (Italio)).

La legitimado de la dinastioj de Altavilla kaj Drengot redakti

La konkordato de Melfi oficiale legitimis la posedaĵojn de Normandoj en la itala duoninsulo kaj startigis la praktikon de la akordoj starigitaj inter la du traktantoj, okaze de la traktado de Melfi: al la papo restis la urbo Benevento kun la dekmejlaj ĉirkaŭurbaj teritorioj dum al la dinastio Altavilla estis asignitaj la restanta ero de la Dukato de Benevento.

Trouzinte sian povon kaj ignorinte ke la Normandoj estis origine solduloj de la germana imperiesto siavice flebigita pro la enaj konfliktoj, la papo konfidis la sudan teritorion de Italio al la Normandoj al kiuj proponis la okazon liberiĝi el la kondiĉo de solduloj kaj fariĝi papaj feŭduloj.

La feŭda investo de Roberto la Guiskardon kaj de Rikardo de Averso redakti

 
Post la unua koncilio de Melfi, papo Nikolao la 2-a solene proklamas, tujpost la interkonsento, Roberton la Guiskardon duko de Apulio kaj Kalabrio.

Nikolao la 2-a rekonis la rajton posedi la teritoriojn okupitajn de Rikardo la 1-a Drengot en la princlando de Capua kaj lin proklamis vasalon de la Eklezio, al li konfidante la feŭdon de Capua kaj Aversa, kiel jam rekonate de la papa delegito Ildebrando de Soano: la princo solene ĵuris kaj, do, la princolando transiris el la Longobardoj al la Normandoj.

Nikolao la 2-a akceptis kiel vasalojn de la Eklezio ankaŭ la fratojn de Roberto kaj Ruĝiero la 1-a de Altavilla kaj rekonis ilian rajton sur la teritoriojn de Grafejo de Apulio ĝin levante al Dukato de Apulio kaj Kalabrio kaj investante Roberton la Guiskarlon per la titolo de duko. La Altavilla sin deklaris liaj vasaloj kaj prezentis feŭdan omaĝon kaj ĵuris fidelecon, submetiĝon kaj amikecon. La titoloj ankoraŭ parte estis provizoraj: Apulio, fakte, enhavis ankaŭ teritoriojn ankoraŭ bizancajn (en Basilikato) kaj Kalabrio estis parte regata de bizancaj politikistoj, iuj zonoj de la Kampanio apartenis al la Longobardoj, dum Sicilio estis ankoraŭ en la manoj de araboj.

Jen skiza sinsekvo de la eventoj de la akordoj:

  • Traktato de Melfi: 24 de junio 1059
  • Konkordato de Melfi: 23 de aŭgusto 1059
  • Unua koncilio de Melfi: 3-25 aŭgusto de 1059

La legitimado de la roma rito en la Sudo de Italio redakti

Roberto Altavilla sin devigis revenigi la lokajn ekleziojn al la apostola seĝo de Romo. Per la koncilio de Melfi kaj per la akordoj kun la Normandoj, komenciĝis la procezo de latinigo de la kristana rito en la sudo de Italio en ĉiuj diocezoj de la okupitaj bizancaj teritorioj, kie la normandoj puŝis por ke estu forlasita la bizanca rito.

Literaturo redakti

  • Nino Lavermicocca, Bari bizantina 1071-1156, Il declino. Edizioni di Pagina, ISBN 88-7470-029-6

Vidu ankaŭ redakti