Malfermi la ĉefan menuon

Konsonantoj en Esperanto

La homoj produktas sonojn elpuŝante aeron el la pulmoj tra la buŝa kavo. Se estas obstrukco, plena aŭ parta, en la buŝo, la sono nomiĝas konsonanto aŭ kontoido. Sekvas detala priskribo de la konsonanta sistemo de Esperanto.

Tipo de konsonantojRedakti

Eksplodaj konsonantojRedakti

Por produkti la /b/ de 'buŝo' oni momente haltigas la aerofluon, kunpremante la supran kaj la malsupran lipojn, kaj poste reebligas ĝin. La kaŭzata turbulo estas la sono kiun la homa orelo interpretas kiel /b/. Ĉar la obstrukco estas tuta kaj la aero subite refoje elfluas, oni nomas tiun sonon eksploda. Ĉar la du lipoj formas la obstrukcon, oni nomas ĝin dulipa, kaj ĉar la voĉkordoj vibras dum ĝia produkto, oni nomas ĝin voĉa. /b/ estas do voĉa dulipa eksploda sono, aŭ voĉa dulipa eksplodaĵo. La /p/ de 'poŝo' produktiĝas sammaniere escepte ke la voĉkordoj ne vibras. /p/ estas senvoĉa dulipa eksploda sono. Ĝenerale la konsonantoj ekzistas en paroj: unu membro de la paro estas voĉa kaj la alia estas senvoĉa. (La voĉkordoj estas en la laringo (Adampomo) kaj oni povas sensi la vibradon, tenante fingrojn sur ĝi.)

La /t/ de 'tuŝi' estas senvoĉa apeksa-denta eksplodaĵo, en la senco ke la apekso (pinto) de la lango formas obstrukcon kontraŭ la malantaŭan supraĵon de la supraj dentoj. La /d/ de /dento/ estas la alia membro de la paro. Ĝi estas voĉa apeksa-denta eksplodaĵo.

La /k/ de 'kisi' estas senvoĉa dorsa-vela eksplodaĵo, en la senco ke la dorso aŭ malantaŭa parto de la lango fermas la buŝan kavon ĉe la velo, kiu estas la malantaŭa parto de la palato, kiu siavice estas la tuta supra parto (tegmento) de la buŝa kavo. La /g/ de /legi/ estas voĉa dorsa-vela eksplodaĵo.

Do ni havas 6 eksplodajn sonojn. Ofte oni mallongigas la terminojn kaj diras ke /b/ kaj /p/ estas lipaj, ke /t/ kaj /d/ estas dentaj, kaj ke /k/ kaj /g/ estas velaj. Alia termino por eksplodaĵo estas plozivo.

           lipa     denta     vela
  voĉa      b        d         g
senvoĉa     p        t         k

Frotaj konsonantojRedakti

Se ni ne tute haltigas la aerofluon per tuta fermo de la buŝo, sed lasas malgrandan aperturon per kiu la aero trafluas, ni produktas alian klason de konsonantoj kiuj nomiĝas frotaj sonoj. Alia termino por frotaĵo estas frikativo. Ekzemple, por produkti la /z/ de /uzi/ la pinto de la lango preskaŭ sed ne tute tuŝas la malantaŭan surfacon de la supraj dentoj. Tiu sono daŭras tiel longe kiel oni povas elpuŝi aeron el la pulmoj, kaj oni povas tre facile sensi la vibradon de la voĉkordoj kun fingro. /z/ estas voĉa apeksa-denta frota sono. La /s/ de 'sep' estas la senvoĉa membro de la paro.

Eblas produkti dulipajn frotajn sonojn, sed en la lingvoj de la mondo, lipaj-dentaj frotaj sonoj estas multe plej oftaj. Por produkti la /f/ de 'forta', la malsupra lipo preskaŭ tuŝas la suprajn dentojn, kreante partan obstrukcon. /f/ estas senvoĉa. La /v/ de 'voĉa' estas la voĉa membro de la paro.

Se oni premas la langon kontraŭ certan parton de la supra surfaco de la buŝo por produkti eksplodan sonon kaj poste subigas ĝin iomete, la lango okupas la ĝustan pozicion por produkti la respondan frotan sonon. Do se oni metas la langon kontraŭ la velon por produkti /k/ kaj subigas ĝin iomete, oni produktas la senvoĉan dorsan-velan frotaĵon /ĥ/ en 'eĥo'. Eblas produkti la voĉan kontraŭparton, sed tiu sono ne ekzistas en Esperanto.

Se ni memoras ke la eksplodaĵoj estas dulipaj kaj la frotaĵoj estas lipaj-dentaj, ni povas arangi la konsonantojn ĉi tiel:

                        lipa         denta        vela
    voĉa eksploda        b            d           g
 senvoĉa eksploda        p            t           k
    voĉa frota           v            z            
 senvoĉa frota           f            s           ĥ

Antaŭ ol ni pritraktos aliajn klasojn de konsonantoj, ni parolu iomete pri vario. En la hispana la dentaj eksplodaĵoj produktiĝas kiel ĉi-supre priskribitaj. En la angla la pinto de la lango tuŝas ne la dentojn mem sed la elstaraĵon malantaŭ la supraj dentoj kiu nomiĝas alveola elstaraĵo. Fakte ne ekzistas oficiala regulo en Esperanto kiu diras kiu el la du elparolmanieroj estas ĝusta. La malsameco aŭdiĝas sed ne estas granda. Certe la hispaneparolantoj daŭrigos sian kutiman prononcadon, kaj la angleparolantoj agos same. Interkompreniĝo inter la du grupoj ne suferas. La kazo de /v/ estas simila. Angle ĝi estas lipa-denta, sed hispane ĝi estas dulipa.

Antaŭpalataj konsonantojRedakti

La /ŝ/ en 'ŝipo' estas antaŭpalata en la senco ke la antaŭa parto de la lango preskaŭ tuŝas la antaŭan parton de la palato tuj malantaŭ la alveola elstaraĵo. Ĝi estas senvoĉa. La /ĵ/ en 'elstaraĵo' estas la voĉa kontraŭparto.

Nazaj konsonantojRedakti

Por produkti nazan konsontanton oni fermas la buŝon ie kaj lasas la aeron de la pulmoj pasi tra la nazo. La /m/ en 'fama' estas dulipa kaj la /n/ en 'nazo' estas denta. Kelkaj lingvoj havas velan nazan fonemon. Ekzemple, en la angla, 'sin' = peko, kaj 'sing' = kanti distingiĝas nur de la malsameco inter la denta /n/ kaj la vela /ng/. Esperanto ne havas tian fonemon, sed en multaj lingvoj naza konsonanto antaŭ alia konsonanto produktiĝas en la pozicio de la dua konsonanto kaj kiam en Esperanto naza konsonanto, skribita kiel 'n', okazas antaŭ /k/ aŭ /g/, oni ĝenerale prononcas ĝin kiel la /ng/ en la angla 'sing'.

Ekfrotaj konsonantoj aŭ afrikatojRedakti

Ni nun devas analizi la /c/ en 'certa'. Se la lango fermas la buŝon ĉe la dentoj por produkti /t/ kaj poste rapide malfermas, oni aŭdas nur la eksplodan sonon /t/, kvankam la lango estas dum tre mallonga tempodaŭro en la pozicio de /s/. Se oni malfermas pli malrapide, oni aŭdas la /s/. /c/ estas kombinaĵo de /t/ sekvata de /s/. Tia sono nomiĝas ekfrota sono aŭ afrikato. /c/ estas senvoĉa denta afrikato. Ĝi troviĝas ofte. Multe malpli ofta estas la kombinaĵo 'dz' en 'edzo'. Oni povas diri ke ĝi estas la voĉa kontraŭparto de /c/, tio estas, voĉa denta afrikato. Diri ke /dz/ estas voĉa fonemo havas la malavantaĝon ke la principo ke ĉiu fonemo reprezentiĝas per ununura litero havas difekteton. Diri ke la dulitera kombinaĵo 'dz' estas sinsekvo de du fonemoj /d/ + /z/ havas la malavantaĝon ke ni traktas malsame du tre similajn sonojn (la 'c' en 'eco' kaj la 'dz' en 'edzo') nur por ortografia kialo kaj ke la tabelo de fonemoj estas malpli konsekvenca. La afero ne havas perfektan solvon, sed la problemo estas nur teoria. Ĝi ne havas praktikajn konsekvencojn.

/ĉ/ kaj /ĝ/ estas antaŭpalataj afrikatoj. /ĉ/ estas kombinaĵo de senvoĉa antaŭpalata eksplodaĵo kaj /ŝ/. Kelkaj lingvoj, ekzemple la hungara, havas senvoĉan (antaŭ)palatan eksplodan sonon. Ĝi ankaŭ havas senvoĉan (antaŭ)palatan afrikaton. Esperanto, kiel multaj oftaj lingvoj (la angla, la hispana), havas nur la afrikaton. Se ni reprezentas la eksplodan sonon per [t'], /ĉ/ estas [t'] + /ŝ/. /ĝ/ estas la voĉa kontraŭparto de /ĉ/. La hungara havas en la voĉa kazo kaj (antaŭ)palatan eksplodaĵon kaj afrikaton. Esperanto havas nur la afrikaton.

Aliaj konsonantojRedakti

La /l/ en 'lango' estas lateralo (flanka konsonanto); tio signifas ke la lango fermas la buŝan kavon en la meza parto kaj la aero elfluas ĉe la flankoj. Por produkti la /r/ en 'rido', la pinto de la lango tuŝas la gingivon kaj tuj tremas. Tiu /r/ estas tre simila a la hispana 'r' en 'perro'. La /h/ en 'hela' rezultas de frotado aŭ senvoĉeco en la gloto. Antaŭ vokalo, la duonvokalo /j/ proksimiĝas kun la palato, kiel vokalo /i/ sed pli malvasta.

Laŭ la Plena analiza gramatiko, normale /j/ sed ne /ŭ/ estas konsonanto. La /j/ havas du sonojn, konsonanta [j] antaŭ aŭ inter vokalo, kiel jen, foje, kaj vokala [i̯] en diftongoj kiel en homoj, plej, kaj, iuj. Normale, la /ŭ/ havas nur vokala sono [u̯], en diftongoj kiel en aŭ, Eŭropo. Ĝi ne troviĝas antaŭ aŭ inter vokaloj krom en kunmetaĵoj kiel naŭa [ˈnau̯.a]. Konsonanta /ŭ/, skribebla [w], troviĝas nur antaŭ /a/ en kelkaj imitaj vortoj (ŭa!, ŭaks!), en la nomo de la litero mem (ŭo), kaj en kelkaj proponitaj vortoj (ŭato), kie ĝi ne estas stabla (→ vato). En personaj kaj lokaj nomoj, oni ofte trovas tian ŭon por fremdalingva /w/, sed tiuj esperantiĝas al /v/: Ŭakajama, ŬaŝingtonVakajamo, Vaŝintono.

En PMEGRedakti

Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertilo Wennergren ĉe www.bertilow.com ĝenerale havas tre bonan priskribon de la strukturo de la lingvo kaj specife ĝi havas bonan priskribon de konsonantoj en la sekcio 'Bazaj elparolaj reguloj'. Tie priskribiĝas la akcepteblaj limoj de vario.

Do Esperanto havas la sekvantajn 22 konsonantajn fonemojn:

                     lipa    denta   antaŭpalata  vela     glota
   voĉa eksploda      b        d                    g
senvoĉa eksploda      p        t                    k
      voĉa frota      v        z         ĵ
   senvoĉa frota      f        s         ŝ          ĥ        h
     naza (voĉa)      m        n
 alflanka (voĉa)               l
    trema (voĉa)               r
   voĉa afrikato              dz         ĝ
senvoĉa afrikato               c         ĉ

Oni kelkfoje vidas la terminon gingivalo uzatan por la antaŭpalataj konsonantoj, kaj oni diras ke ili produktiĝas per la gingivo. Tio estas eraro. Gingivo estas la karno ĉirkaŭ la dentoj kaj ne rolas en la produktado de tiuj (aŭ aliaj) sonoj. Tiu eraro aperis en Plena Analiza Gramatiko de Waringhien kaj ankoraŭ vivas. NPIV diras ke gingivalo estas palatalalveolaropalatalveolsono. La du lastaj terminoj ĝuste priskribas tiajn sonojn. Mi preferas la terminon antaŭpalata. Gingivalo laŭgrade malaperos de la lingvo. La preciza estiĝloko (pozicio de produktado) de tiaj sonoj varias iomete inter la naturaj lingvoj.