Konstanze Schönfeld

germana esperantisto

Konstanze Schönfeld (naskiĝis la 13-an de novembro 1993) kromnomata kiel Tuŝka aŭ Tuśka estas la unua vicprezidanto de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Aldone ŝi estis anstataŭa prezidanto de TEJO ekde la 2-a de januaro 2018 ĝis la 22-a de januaro 2018[1] pro la demisio de la antaŭa prezidanto Enric Baltasar[2][3].

Konstanze Schönfeld
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1993 (1993-11-13) (26-jara)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
Information icon.svg
vdr

Krom estraraneco, ŝi ankaŭ volontulis en la Centra Oficejo de UEA/TEJO en Roterdamo, verkante la EVS-subvencipeton por la venonta jaro, kiu estis aprobita julie kaj alportis du novajn volontulojn al TEJO ekde komenco de 2016. Ekde februaro 2015 ŝi kunordigas la tradukadon de TEJO.org[4].

ReferencojRedakti