Konstruita medio estas ĉio, kion homo kreis ene de la natura medio pere de desegnado kaj konstruado fare de arkitektoj kaj inĝenieroj, ekz-e: vojoj, domoj, pontoj, ...

Konstruita medio povas esti laŭ aŭ kontraŭ la naturo. Sekve de la lasttempaj kontraŭ-naturaj konstruadoj de la homo, multaj movadoj jam ekestiĝis por batali kontraŭ tio, kaj konservi la naturon; eble la plej konata organizaĵo tiu-cele estas la Verda Paco.

En multaj lokoj tutmonde oni konstruis domojn ene de riverujoj kaj pro tio kiam venas plialtigo de la akvonivelo okzas inundoj, kiuj antaŭe ne okazis. En aliaj lokoj oni konstruis ege videblajn altajn konstruaĵojn ĉe plaĝoj por respondi al la peto de turismo, sed tiel oni detruis la pejzaĝon kaj eĉ tro ofte la propra naturon de la loko.