Kontakta lineo

(Alidirektita el Kontaktlineo)

Kontakta lineo de elektra transporto (fervojo, metroo, tramotrolebuso) estas sistemo de dratoj, kiuj provizas la elektrajn veturilojn per energio.

Unu varianto estas pendigo de ĉiuj dratoj supre, tiaj estas supertraka kontakta lineo de fervojo kaj tramo, kaj ankaŭ trolebusa kontakta lineo.

Alternativa sistemo de energi-provizado por elektra fervojo, plejparte por metroo, uzas kontaktrelon.