Trolebusa kontakta lineo

Trolebusa kontakta lineo estas sistemo de du kontaktaj lineoj por alkondukto de elektro al la trolebusoj.

Trolebusa kontakta lineo sur ĉefa strato de urbo Volgogrado (2005)

Super la vojo pendas la du dratoj, kiuj estas konektitaj kun bornoj de subcentralo kaj la potenciala diferenco inter ili estas kontinua tensio kutime inter 600 kaj 750 V.

Kun ili kontaktiĝas troleoj, kiuj estas muntitaj sur tegmento de trolebuso kaj tiel prenas elektron.

La ĉefaj dratoj pendas sub la akcesoraj kabloj per drataj pontetoj. La akcesoraj kabloj pendas sub konzoloj, muntitaj sur fostoj. Aŭ en urboj la akcesoraj kabloj povas pendi ankaŭ de apudaj konstruaĵoj. Ĉi tiu sistemo kun la akcesora kablo estas katenario.

En turnaj partoj de vojoj oni detiras la draton flanken eksteren de la turno ĉe ĉiu fosto per flankaj detiriloj. Inter la fostoj kaj la drato ie nepre estas izoliloj.

Por streĉi la ĉefajn dratojn kaj la akcesorajn kablojn oni uzas pezon de specialaj peziloj. La ĉefaj dratoj kune kun la akcesoraj kabloj estas disdividitaj je partoj de longo ĉirkaŭ 500 ... 1000 metroj. Finoj de la partoj flankiĝas de la vojo kaj havas pezilojn. Sed ĉi tiu sistemo kun peziloj estas uzata ne ĉie, ie la dratoj estas simple streĉitaj unufoje por ĉiam kaj fiksitaj.