Kontraŭ-Dekstrula Movado

La Kontraŭ-Dekstrula Movado (ĉine: 反右运动; pinjine: Fǎnyòu Yùndòng) en la Popola Respubliko Ĉinio, kiu daŭris de 1957 ĝis proksimume 1959, estis politika kampanjo por purigi supozatajn "dekstrulojn" interne de la Ĉina Komunista Partio kaj en la tuta lando. La kampanjo estis lanĉita de Mao Zedong kaj Deng Xiaoping; kaj ankaŭ Peng Zhen ludis gravan rolon. La Kontraŭ-Dekstrula Movado damaĝis la demokration en Ĉinio kaj transformis la landon en fakte unupartian ŝtaton.

La difino de dekstruloj ne estis konstanta sed oficiale rilatis al tiuj intelektuloj, kiuj ŝajnis favori kapitalismon, aŭ oponis unupartian regadon kaj devigan kolektivigon. Laŭ la oficialaj statistikoj publikigitaj de la ĉina registaro dum la periodo "Boluan Fanzheng" (korekti la erarojn kaj restarigi la ordon), la kampanjo persekutis almenaŭ 550 000 homojn.[1] Kelkaj esploristoj kredas, ke la vera nombro de persekutitoj estas inter 1 kaj 2 milionoj aŭ eĉ pli multe.[2] La plejparto de la viktimoj estis rehabilititaj ekde 1959, sed la procezo estis interrompita pere de la Kultura Revolucio.

  1. Vidal, Christine. 'The 1957-1958 Anti-Rightist Campaign in China: History and Memory (1978-2014)'. CCJ-Occasional-Papers, 2016.
  2. Vidal, Christine. 'The 1957-1958 Anti-Rightist Campaign in China: History and Memory (1978-2014)', CCJ-Occasional-Papers, 2016.