Kontraŭmina agado

Kontraŭmina agado aŭ plurale kontraŭminaj agadoj - angle mine action (kvankam ne temas pri "mina agado" sed ĝuste pri "kontraŭmina") - estas laborkampo de humaneca helpo, kiu koncentriĝas je aktivecoj kies celo estas redukti la sociajn, ekonomiajn kaj ekologiajn efikojn de teraj minoj - do eksplodkestoj kiujn oni metis en grundon, ankaŭ en grundon de maroj, kaj kiuj eksplodos ĉe tuŝo aŭ vibrado - kaj aliaj eksplodeblaj restaĵoj de militoj (angle explosive remnants of war, ERW).

Fono redakti

Kvankam multaj homoj komprenas ke kontraŭmina agado estas simple la forpreno de minoj fare de fakuloj, tiu kompreno nur kovras parton de la aktivecoj. Kontraŭmina agado ankaŭ esploras la efikojn de minoj kaj aliaj eksplodeblaj restaĵoj de militoj al la homoj, kiuj loĝas en la mine "venenigitaj" regionoj, al iliaj popoloj kaj socioj. La celo de kontraŭmina agado estas redukti la riskon de eksplodeblaj restaĵoj de militoj al nivelo je kiuj la homoj povas sekure pluvivi en la koncernataj regionoj, en kiu ekonomia, socia kaj prisana evoluo eblas sen limigoj fare de eksplodeblaj restaĵoj de militoj, kaj en kiu la bezonoj de viktimoj de eksplodeblaj restaĵoj de militoj povas esti plenumataj.

Ofte kontraŭmina agado estas prezentata konsisti el kvin partoj:

  • edukado pri la risko de minoj,
  • humaneca forigo de minoj, inkluzive de la antaŭa serĉo kaj trovo de minoj, ilia registriĝo en mapoj kaj klara markigo de la koncernaj areoj,
  • helpo al viktimoj de eksplodeblaj restaĵoj de militoj, inkluzive de rehabilitacio kaj reintegriĝo en la socian vivon,
  • detruo de armee stokitaj kaj ne jam grunde aŭ mare kaŝitaj minoj,
  • politika helpo por subteni agadojn kiuj reduktos la danĝeron de minoj kaj aliaj eksplodeblaj restaĵoj de militoj (plej grave subteni la plenumon de la kondiĉoj de la Traktato pri Malpermeso de Kontraŭpersonaj Minoj, interkonsentita en 1997).

La aktivecon surloke kutime kunordigas kaj gvidas Centroj pri Kunordigo de Kontraŭminaj Agadoj sub la aŭspicio de la Unuiĝintaj Nacioj aŭ iukaze ankaŭ sub aŭspicio de la koncernaj ŝtatoj.

Eksteraj ligiloj redakti