Kontraŭpezilo estas pezilo, uzata por malpligrandigi fortojn en iu sistemo.

Estas diversaj variantoj de uzado de kontraŭpeziloj. Jen estas kelkaj ekzemploj.

Kontraŭpezilo de lifto

  • 1 - Motoro kun meĥanika kondukilo;
  • 2 - Kajuto kun ŝarĝo;
  • 3 - Pordoj;
  • 4 - Kablo;
  • 5 - Kontraŭpezilo.

La kajuto kun ŝarĝo igas en akson de la motoro momanton de unu signo, kaj la kontraŭpezilo igas momanton de la alia signo.

Ĉar pezo de la kajuto kun ŝarĝo povas esti diversa dum funkciado de la lifto, kontraŭpezado ne povas esti ĉiam ideala. Oni faras la kontraŭpezilo pli peza ol la kujuto mem, sed malpli pezan ol la kajuto kun maksimuma ŝarĝo.

Kontraŭpezilo de gruo

  • 1 - ŝarĝo;
  • 2 - kontraŭpezilo;
  • 3 - akso, ĉirkaŭ kiu la gruo turniĝas;
  • 4 - akso, ĉirkaŭ kiu la gruo povas renversiĝi;
  • 5 - kablo.

La kontraŭpezilo malpligrandigas renversigan momanton de la ŝarĝo RS*MS ĝis RS*MS-RK*MK , kie

  • RS - brako de la ŝarĝo;
  • RK - brako de la kontraŭpezilo;
  • MS - maso de la ŝarĝo;
  • MK - maso de la kontraŭpezilo.

Kaj ankaŭ tie kontraŭpezado ne povas esti ĉiam ideala pro diverseco de pezo de la ŝarĝo kaj ĝia moviĝo pli kaj malpli proksime al la akso.

Kontraŭpezilo de piŝta motoropiŝta pumpilo

1 - cilindro, 2 - kontraŭpezilo, 3 - balanciero, 4 - akso, 5 - piŝto.

Ankaŭ ĉi tie kontraŭpezado ne povas esti ideala pro komplikeco de moviĝoj, kiuj estas diversaj laŭlonge kaj laŭlarĝe de la cilindro.