La kontraŭrimo estas kvarverso kombinanta ringajn rimojn (ABBA) kaj alternan metrikon (ĝenerale 8-6-8-6), tio faras impreson de malekvilibro.

Ĝi ŝuldas sian nomon al Paul-Jean Toulet kiu verkis sian poemaron Contrerimes (1921) uzante tiajn kvarversojn. Jen eltiraĵo :

Douce plage où naquit mon âme ;

Et toi, savane en fleurs
Que l’Océan trempe de pleurs

Et le soleil de flamme.

Antaŭ li, tiu strofo estis tre malmulte uzita. Oni trovas ĝin tamen en fama poemo de Leconte de Lisle, Le Manchy :

Sous un nuage frais de claire mousseline,
Tous les dimanches au matin,
Tu venais à la ville en manchy de rotin,   

  Par les rampes de la colline.

Rimarkindas, ke la kvarversoj de la Manchy alternigas aleksandrojn kaj oksilabojn dum la kontraŭrimo de Toulet uzas pli mallongajn versojn, ĝenerale alternadojn de oksilaboj kaj sessilaboj.


Post Toulet, la fantaziemaj poetoj, kiuj rigardis lin kiel modelon, uzis tion nur tre malofte.