Kontrolaŭdigado signifas en sontekniko la prisonigon de muzikistoj aŭ sonteknikistoj. Dum rektaj prezentadoj de muziko plejofte ekzistas kontrollaŭtigilojorelaŭskultiloj por la prisonigo de muzikistoj sur scenejo, ĉar la instalaĵoj por aŭdigi al publiko ne sufiĉas por la scenejo mem. Kontrolaŭdigado servas al muzikistoj por kontrolado de ilia propra kaj komuna ludado, kantado aŭ parolado kaj donas orientiĝon en la akustika ĉirkaŭaĵo. En sonstudio ĝi krome ebligas kontrolon de la surbendigita kaj prilaborita materialo.

Kontrolaŭdigado sur scenejo redakti

Ekde certa grandeco de scenejo aŭ salono kontrolaŭdigado estas nemalhavebla, ĉar ekz. kantistoj pro la plejofte altega laŭteco de la sonigilaro kaj de la ceteraj instrumentoj (ekz. frapinstrumentaro) preskaŭ ne povas kontentige aŭdi siajn proprajn voĉojn. Plejofte oni instalas krom la regula sonigilaro por la publiko propran sonigilaron por la sceneja spaco ("kontrolsonigilaro"). Per la scenejsonigo la muzikistoj ricevas similan aŭdimpreson kiel la publiko kaj povas pli bone kunordigi la kunludadon.

Por eviti retrokuplo-efektojn inter kontrollaŭtigiloj kaj kantmikrofonoj, oni uzas specialajn kejloformajn laŭtigilojn, kiuj kuŝantaj surplanke sub la mikrofonoj radias de antaŭe supren al la muzikistoj.

Literaturo redakti

  • Siegfried Wirsum: Praktische Beschallungstechnik, Gerätekonzepte, Installation, Optimierung. 1. Auflage, Franzis Verlag GmbH, München, 1991, ISBN 3-7723-5862-4
  • Rolf Beckmann: Handbuch der PA-Technik, Grundlagen-Komponenten-Praxis. 2. Auflage, Elektor-Verlag, Aachen, 1990, ISBN 3-921608-66-X
  • Michael Ebner: Handbuch der PA Technik. 1. Auflage, Elektor-Verlag, Aachen, 2002, ISBN 3-89576-114-1
  • Michael Dickreiter, Volker Dittel, Wolfgang Hoeg, Martin Wöhr, "Handbuch der Tonstudiotechnik", 7. völlig neu bearbeitete und erweiterte Auflage, Herausgegeben von der ARD.ZDF medienakademie, Nurenbergo, 2 volumoj, eldonejo K. G. Saur, Munkeno, 2008, ISBN 3-598-11765-5 oder ISBN 978-3-598-11765-7
  • Roland Enders: Das Homerecording Handbuch. 3-a eldono, eldonejo Carstensen , Munkeno, 2003, ISBN 3-910098-25-8

Eksteraj ligiloj redakti