Kopulacio, sekspariĝo, sekspariĝado aŭ simple pariĝo (latine: copulatio) estas seksa kuniĝo de virbesto kun ino, per kio ebliĝas la reproduktado de la specio. Dum la proceso la viraj (spermoĉeloj) kaj inaj (ovolo(j)) seksaj ĉeloj kunfandiĝas interne de la generaj organoj kaj unuigas siajn nukleojn (interna fekundigo).

Sekspariĝantaj testudoj
Kopulaciantaj libeloj

(Ekstera fekundigo okazas per fekundigo de la demetitaj frajoj ĉe fiŝoj, ranoj; ĉikaze ne okazas seksa kuniĝo, nur fekundigo de la seksaj ĉeloj)

Kopulacio de mamuloj redakti

La mamuloj, krom la monotremoj, havas penison por helpi la spermoĉelojn atingi la inajn ovolojn. La monotremuloj, same kiel birdoj, kunpremas la kloakojn.

La homa (malofte uzata por besta) kopulacio per peniso nomiĝas koito.

Kopulacio de birdoj redakti

Dum kopulacio la du birdoj kunpremas la kloakojn kaj tiel transiras la spermoĉeloj (spermatozooj) (ĉ. 2-3,5 milionoj) kiel spermo.

Apartan seksan organon havas nur la strutoj, anseroj, otidedoj kaj kelkaj aliaj birdoj.

Kopulacio en botaniko redakti

Kopulacio signifas en la plantoscienco kuniĝon de seksaj elementoj, ĉu viraj kaj inaj ĉeloj (fekundiĝo), ĉu de du morfologie samspecaj ĉeloj.

Vidu ankaŭ redakti