Kalanchoe blossfeldiana

(Alidirektita el Koralfloro)

Kalanchoe blossfeldianakoralfloro estas plantospecio el Madagaskaro, el genro kalanchoe. Ĝi altas 30 cm, havas koralruĝajn florojn, kiuj floras de januaro ĝis aprilo. Ĝi estas ornamplanto, potplanto.

Kalanchoe blossfeldiana
Kalanchoe blossfeldiana
Kalanchoe blossfeldiana, diverskolora
Kalanchoe blossfeldiana

Ĝia ĝardena kultivado komenciĝis en 1928 kaj disvastiĝis dum kelkaj jaroj dismonde. Oni reproduktas ĝin per semado, stikado de folioj, ŝosoj.

Ĝi povas flori, se ĝin tuŝas sunlumo je maks. 8 horoj, dum tri semajnoj. La florado ekokazas en la tria monato, post la komenciĝo de la lumreduktado. Dum la vintraj monatoj, la floraj koloroj estas palaj.