La Kostarika kolumbo - hispane nomata colón, plurale colones - estas la nacia valuto de Kostariko. Unu kolumbo estas dividita je cent centimoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas CRC. Facile videblas, ke la valuta nomo estas honorigo al la eŭropa malkovrinto de Centra Ameriko Kristoforo Kolumbo, hispane nomata Cristóbal Colón. Cetere ĝis la jaro 2001 ankaŭ ekzistis salvadora kolumbo.

Kostarika kolumbo
valuto • colón
Ŝtato: Kostariko
Subdivido: 100 centimoj
Kodo laŭ ISO 4217: CRC
Mallongigo:
Ŝanĝokurzo 1 usona dolaro = 508.7 CRC

1 eŭro = 708.6932 CRC (la 22-an de oktobro 2010)

vdr

Eksteraj ligiloj redakti