Krada komputado estas termino uzata por la kombino de komputilaj rimedoj de multaj administraj sektoroj por atingi komunan celon. La krado povas esti vidata kiel disa sistemo kun neinteragaj laborŝarĝoj, kaj partopreno de granda nombro da dosieroj. Kio distingas kradan komputadon disde konvencia altkapablaj komputadaj sistemoj kiaj komputilgrapola komputado estas ke kradoj tendencas esti pli malstrikte kuplitaj, heterogenaj kaj geografie disaj. Kvankam krado povas esti dediĉita al speciala aplikacio, pli komune estas ke unuopa krado estos uzata por diversaj malsamaj celoj. Kradoj estas ofte starigitaj kun la helpo de ĝeneralcelaj kradprogramaj bibliotekoj nomataj mezprogramaro.

Grandeco de krado povas multe diversi. Kradoj estas formo de disa komputado kie “supera virtuala komputilo” konsistas el multaj retigitaj malstrikte kuplitaj komputiloj kune agantaj por plenumi tre grandajn taskojn. Plie, ĝenerale “disa” aŭ “krada” komputado estas aparta tipo de paralela komputado, kiu funkcias per kompletaj komputiloj (kun internaj ĉefprocesoroj, memoro, elektroproviziloj, retinterfacoj, ktp.) konektitaj al komputilreto (privata, publika aŭ Interneto) per konvencia retinterfaco, kia Eterneto. Tio malsamas al la tradicia nocio de superkomputilo, kiu enhavas multajn procesorojn konektitajn per loka altrapida komputilbuso.

Supervido redakti

Krada komputado kombinas komputilojn de multaj administraj sektoroj por atingi komunan celon,[1] por solvi unuopan taskon, kaj tiam povas malaperi same rapide.

Unu el la ĉefaj strategioj de krada komputado estas uzi mezprogramaro por partigi programon kaj disdoni ties partojn al pluraj kelkfoje ĝis multaj miloj da komputiloj. Krada komputado implicas komputadon laŭ disa maniero, kiu povas implici ankaŭ ariĝon de vastaj grapolaj komputadsistemoj.

La grandeco de krado povas varii de etaj (izolitaj en reto de komputiloj en kompanio, por ekzemplo) al vastaj publikaj kunlaboradoj tra multaj kompanioj kaj retoj. "La nocio de izolita krado npovas estis ankaŭ konata kiel intranoda kunlaborado kiam la nocio de vasta, granda krado povas referenci al internoda kunlaborado".[2]

Kradoj estas formo de disa komputado en kiu "super virtuala komputilo" konsistas el multaj retigitaj malstrikte kuplitaj komputiloj kune agantaj por plenumi tre gandan taskojn. Tiu teknologio estis aplikita al kompute intensaj sciencaj, matematikaj kaj akademiaj problemoj tra volontula komputado, kaj ĝi estas uzata en komercaj kompanioj por tre diversaj aplikacioj kiaj medikamenta malkovro, ekonomia prognozo, sisma analizo kaj fonadministrejaj datumprilaboroj por e-komerco kaj vebaj servoj.

Vidu ankaǔ redakti

Referencoj redakti

Notoj redakti

  1. What is the Grid? A Three Point Checklist. Arkivita el la originalo je 2014-11-22. Alirita 2011-02-04. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-11-22. Alirita 2011-02-04.
  2. Pervasive and Artificial Intelligence Group :: publications [Pervasive and Artificial Intelligence Research Group]. Diuf.unifr.ch (May 18, 2009). Arkivita el la originalo je 2011-07-07. Alirita July 29, 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-07. Alirita 2011-02-04.

Bibliografio redakti

Arkivigite je 2008-02-28 per la retarkivo Wayback Machine
Arkivigite je 2015-03-14 per la retarkivo Wayback Machine
  • (June 1992) “Metacomputing”, Communications of the ACM 35 (6). 

Arkivigite je 2012-02-08 per la retarkivo Wayback Machine

Arkivigite je 2006-02-28 per la retarkivo Wayback Machine
Arkivigite je 2007-01-07 per la retarkivo Wayback Machine
Arkivigite je 2015-06-23 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti